Barthold Georg Niebuhr

Barthold Georg Niebuhr (* 27-a de aŭgusto 1776 en Kopenhago; † 2-a de januaro 1831 en Bonn) estis grava germana historiisto, pri la antikvo.

Barthold Georg Niebuhr
Persona informo
Barthold Georg Niebuhr
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1776 (1776-08-27)
en Kopenhago
Morto 2-an de januaro 1831 (1831-01-02) (54-jaraĝa)
en Bonno
Tombo Alter Friedhof Bonn vd
Lingvoj germanadana vd
Ŝtataneco Danio-NorvegioReĝlando PrusioDanio vd
Alma mater Universitato de Kilo vd
Familio
Patro Carsten Niebuhr vd
Gefratoj Christiane Niebuhr vd
Profesio
Okupo historiistopolitikistodiplomato • universitata instruisto • ekonomikisto • klasikisto • verkisto vd
Aktiva en Bonno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Tomba monumento por geedzoj Niebuhr, Malnova Tombejo de Bonn

Niebuhr estis talenta filo de la fama vojaĝinto al oriento, Carsten Niebuhr, kaj studis en Kiel. Sen diplomo li komencis labori en dana ŝtata servo. La oferton fariĝi profesoro en Kiel - malgraŭ juneco kaj manko de diplomo - li rifuzis. En 1806 li eniris la prusan ŝtatservon, ekde 1810 li prelegis pri historio en la nove fondita Humboldt-universitato en Berlino. En 1816-1823 li reprezentis Prusion ĉe la Sankta Seĝo en Romo kaj ekde 1825 li estis profesoro en Bonn.

Niebuhr estis tre lingvotalenta. Memstude li lernis plurajn orientlandajn lingvojn, kaj li kunfondis la filologian-kritikan historiosciencon. Malgraŭ eraroj en detaloj (pristudante Livion) li grave evoluigis la modernan sciencon pri la klasika antikvo.

Verko redakti

  • Romia historio ĝis 241 a. K., 1811–1832

Literaturo redakti

  • Karl Christ: Barthold Georg Niebuhr, en: Von Gibbon zu Rostovtzeff: Leben und Werk führender Althistoriker der Neuzeit, Darmstadt 1972, ISBN 3-534-06070-9, p. 26–49.
  • Gerrit Walther: Niebuhrs Forschung. (= Frankfurter historische Abhandlungen; vol. 35). Steiner, Stuttgart 1993, ISBN 3-515-06369-2