Ernest Orlando Lawrence

Ernest Orlando LAWRENCE (8-an de aŭgusto 1901, Canton, Sud-Dakoto, Usono27-an de aŭgusto 1958, Palo Alto, Kalifornio) estis usona fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1939 pro malkovro de la ciklotrono.

Ernest Orlando Lawrence
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Ernest Lawrence.jpg
Persona informo
Ernest Orlando Lawrence
Naskonomo Ernest Orlando Lawrence
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1901 (1901-08-08)
en Canton
Morto 27-an de aŭgusto 1958 (1958-08-27) (57-jara)
en Palo Alto, Kalifornio, Flag of the United States (1912-1959).svg Usono
Lingvoj angla [#]
Loĝloko BerkeleyUsono [#]
Ŝtataneco Usono [#]
Alma mater Universitato YaleUniversitato de ĈikagoUniversitato de Minesoto • Universitato de Sud-Dakoto • St. Olaf College • Augustana Academy [#]
Subskribo Ernest Orlando Lawrence
Familio
Edz(in)o Mary K. Blumer [#]
Profesio
Okupo fizikisto • nuklea fizikisto • universitata profesoro [#]
Laborkampo fiziko [#]
Doktoreca konsilisto William Francis Gray Swann [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Ernest Orlando Lawrence

Lawrence atingis doktoran rangon en 1925 (Ph. D.) en Universitato de Yale kaj tie laboris kiel fizika adjunkto en 1927–28. Poste li laboris en la Kalifornia Universitato en Berkeley kiel adjunkto, ekde 1930 kiel universitata instruisto.

La principon de la ciklotrono, li elpensis en 1929, ĝin konstruis lia instruito M. Stanley Livingston. La ciklotrono akceligis protonojn je energio de 13.000 elektronvolto (eV). Lawrence decidis tiam konstrui duan ciklotronon, kiu akcelis je 1.200.000 eV. Tiu energio jam sufiĉis por nukleaj transformiĝoj. Lawrence en 1936 establis radian laboratorion en Berkeley por daŭrigi la eksperimentojn.

Oni sukcesis krei la unuan nenaturan kemian elementon teknecion per ciklotrono de Lawrence.

Lawrence produktis per la ciklotrono – por medicina celo – radioaktivan fosforon kaj aliajn izotopojn inter alie radioaktivan jodon, per kiu oni unuafoje traktis la tiroidan trokreskon. Li enkondukis eĉ uzon de neŭtronfaskoj en traktado de la kancero.

Dum la dua mondmilito, li laboris en la Manhattan-plano pri elektromagneta riĉigo de la uranio. Lawrence ankaŭ patentigis kolorekranan bildotubon.

Li ricevis en 1957 Fermi-premion.

Oni nomumis estime je li la laboratorion Lawrence Berkeley; la Tutlandan Esplorinstituton Lawrence Livermore en Kalifornio kaj la 103-an kemian elementon, la laŭrencion.