Audrey C. Delsanti

Audrey C. DELSANTI (naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1976) estas franca astronomino. Ŝi kun-malkovris du asteroidojn kun Olivier R. Hainaut, kiam ŝi laboris en la Observatorio La Silla en Ĉilio. (La "Minor Planet Center" erare notis ŝin sub la nomo de "A. Dalsanti").

Audrey C. Delsanti
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1976 (1976-08-27) (47-jaraĝa)
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Universitato de Parizo 6
Okupo
Okupo astronomo • universitata instruisto
vdr

En 2004 ŝi ricevis post-doktoran stipendion de NASA pri astrobiologio en la Universitato de Havajo de Honolulu.

La asteroido 87142 Delsanti estis nomita en ŝia honoro.[1]

Asteroidoj malkovritaj : 2
(40314) 1999 KR16 16-a de majo 1999
(123509) 2000 WK183 26-a de novembro 2000

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti