Nova Nederlando (nederlande Nieuw-Nederland, latine Novum Belgium, Nova Belgica) estis kolonia teritorio ĉe la orienta bordo de Nord-Ameriko en la 17-a jarcento. La teritorio teorie etendiĝis el la 38-a ĝis la 45-a latitudaj gradoj, kaj estis malkovrita de la Nederlanda Okcidenthinda Kompanio kaj de la ŝipestro Henry Hudson en 1609. Ĝi estis sekve esplorita de Adriaen Block kaj Hendrick Christiaensz ekde 1611 ĝis 1614. La rezultinta mapo ellaborita en 1614, prezentita en Eŭropo, proklamis Novan Nederlandon kiel novan terenon de la Nederlanda Respubliko.

Nova Nederlando
Origina nomo Nieuw-Nederland (nederlande)
New Netherland (angle)
 Usonaj indianoj
 Nova Svedio
16141667 Nov-Jorkio 
Nov-Ĵerzejo 

kolonio • historia lando
Geografio
La marbordo pretendata de Nova Nederlando kaj kelkaj setlejoj, montritaj relative al modernaj ŝtatlimoj
La marbordo pretendata de Nova Nederlando kaj kelkaj setlejoj, montritaj relative al modernaj ŝtatlimoj
Ĉefurbo:
Loĝantaro
nederlanda, angla, franca kaj aliaj
Ŝtat-strukturo
Patrina lando:
Antaŭaj ŝtatoj:
Usonaj indianoj Usonaj indianoj
Nova Svedio Nova Svedio
Postsekvaj ŝtatoj:
Nov-Jorkio Nov-Jorkio
Nov-Ĵerzejo Nov-Ĵerzejo
Historio
vdr
Mapo de Nova Nederlando (1650)

Ĝi estis unue privata proprietaĵo, kaj oficiale fariĝis provinco de Nederlando en 1624. La norda landlimo estis tiam reviziita al la 42-a latituda grado, pro la ĉeesto de Anglio pli norde. En 1674, post pluraj militoj, la traktato de Westminster definitive cedis Novan Nederlandon al Anglio.