László Verebélÿ

László Verebélÿ [lAslO verebEli], laŭ hungarlingve kutima nomordo Verebélÿ László estis hungara inĝeniero, profesoro, membro (korespondanta en 1937) de Hungara Scienca Akademio. Lia nomo ofte aperis en formo Verebély László pro la malofte uzata litero ÿ.

László Verebélÿ
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1883 (1883-08-27)
en Budapeŝto
Morto 22-an de novembro 1959 (1959-11-22) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Familio
Patro László Verebélÿ
Okupo
Okupo elektrika inĝeniero • maŝinkonstrua inĝeniero
vdr

László Verebélÿ [1] naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1883 en Budapeŝto. Li mortis la 22-an de novembro 1959 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Verebélÿ akiris diplomon en teknikuniversitato en Budapeŝto en 1906, poste li eklaboris en Pittsburgh. En la studjaro 1910 li instruis en teknikuniversitato en Karlsruhe, poste li hejmenvenis. Li havis postenon en elita firmao "Ganz". Li konatiĝis kun Kálmán Kandó, kiu invitis lin por labori en Italio. Tie li okupiĝis pri elektraj lokomotivoj. Dum la 1-a mondmilito li parte alis, parte li okupiĝis pri vagonaroj. Post la milito li laboris kune kun Kandó en MÁV, kie ili establis elektrajn trajnojn. En 1929 li estis nomita katedrestro kaj publika ordinara profesoro en Budapeŝto. En la studjaro 1936 li estis dekano. Li pensiuliĝis en 1957. Li ricevis premion Kossuth en 1953, pli antaŭe kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Fontoj redakti