Malfermi la ĉefan menuon

Efraim Markoviĉ Skljanskij (ruse Эфраим Маркович Склянский) (12-an de aŭgusto (31-an de julio laŭ Julia Kalendaro), 1892 - 27-an de aŭgusto, 1925) estis soveta politikisto. Skljanskij laboris kun Trockij kiel deputito dum la Rusia enlanda milito (1918-1920) kaj helpis plibonigon de batalkapabloj de la Ruĝa Armeo.

Efraim Skljanskij
Sklyansky.jpeg
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aŭgusto 1892 (1892-08-12)
en Fastiv
Morto 27-an de aŭgusto 1925 (1925-08-27) (33-jara)
en Long Lake
Mortokialo drono
Tombo Novodeviĉje tombejo
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Alma mater Kijiva Universitato
Profesio
Profesio politikistomilitisto
Information icon.svg
vdr

Ĉar Stalino volis lin forigi el la militistaj aferoj, nomumis lin al prezidanto de Antorg, eksterkomerca organizo. Je deziro de Stalino li veturis al Usono, kie li mortis en strangaj cirkonstancoj. Li suferis akcidenton per motora ŝipo, la ŝipo renversis, li sufokis.