Georges Valois

franca politikisto

Georges VALOIS (realnome Alfred-Georges Gressent; 7a de Oktobro 1878 – Februaro 1945) estis franca ĵurnalisto, verkisto kaj politikisto, naskiĝinta en Parizo. Li estis membro de la Franca rezistado kaj mortis en la ekstermejo Bergen-Belsen.

Georges Valois
Valois, Georges.jpg
Persona informo
Naskonomo Alfred-Georges Gressent
Aliaj nomoj Georges Valois
Naskiĝo 7-an de oktobro 1878 (1878-10-07)
en Parizo
Morto 1-an de februaro 1945 (1945-02-01) (66-jara)
en Bergen-Belsen
Mortokialo tifo
Lingvoj franca lingvo
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo ĵurnalisto • membro de Franca rezistado • politikisto
Information icon.svg
vdr

Li sekvis komplikan ideologian evoluon el anarkosindikatismo, al pra-faŝismo kontraŭsemitisma kaj al revolucia sindikatismo kaj maldekstrismo denove. Li partoprenis en la Rezistado dum la reĝimo de Vichy. Dum la Dua Mondmilito, li translokiĝis apud Lyon kie li entreprenis kulturan kooperativon. Georges Valois estis finfine arestita de Nazioj la 18an de Majo 1944, kaj mortis en Februaro 1945 pro tifo en la ekstermejo Bergen-Belsen.

VerkojRedakti

  • Basile ou la politique de la calomnie, 1927
  • L'Homme contre l'argent, 1928
  • Un Nouvel âge de l'humanité, 1929
  • Finances italiennes, 1930
  • Économique, 1931
  • Guerre ou révolution, 1931
  • Journée d'Europe, 1932
  • 1917-1941 : fin du bolchevisme, conséquences européennes de l'événement, 1941
  • L'Homme devant l'éternel (publikigita postmorte), 1947