Fondaĵo Le Corbusier

Fondaĵo Le Corbusier (france Fondation Le Corbusier) estas privata fondaĵo kaj arkivo honore al la verkaro de sivs-franca arkitekto Le Corbusier (1887–1965). Ĝi funkcias en Maison La Roche, nome muzeo situa en la 16-a arondismento de Parizo en 8-10, placo de Dro. Blanche, Francio, kiu estas malferma ĉiutage escepte dimanĉe. La Maison La Roche estis provizore fermita por plinovigo en 2008-2009.[1]

Fondaĵo Le Corbusier
arta institucio • arkivo • organizaĵo de kopirajto-posedanto • muzeo
Komenco 1960 vd
Geografia situo 48° 51′ 7″ N, 2° 15′ 55″ O (mapo)48.8519112.265248Koordinatoj: 48° 51′ 7″ N, 2° 15′ 55″ O (mapo)
Lando(j) Francio vd
Sidejo Maison La Roche
Situo Parizo
Poŝtkodo 75016
Fondaĵo Le Corbusier (Parizo)
Fondaĵo Le Corbusier (Parizo)
DEC
Fondaĵo Le Corbusier
Fondaĵo Le Corbusier
Map
Fondaĵo Le Corbusier
Membro de Internacia Konfederacio de Arkitekturaj Muzeoj vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Aksonometria skizo de la Maison La Roche en sia urba kunteksto.

Historio redakti

La Fondaĵo Le Corbusier estis establita en 1968. Ĝi nuntempe posedas la konstruaĵojn de Vilao La Roche kaj de Vilao Jeanneret (kiuj formas la sidejojn de la fondaĵo), same kiel la apartamenton okupitan de Le Corbusier el 1933 al 1965 ĉe strato Nungesser kaj Coli en la 16-a arondismento de Parizo, kaj la "Vilaon Le Lac" kiun li konstruis por siaj gepatroj en Corseaux borde de la Lago Lemano (1924).

Konstruaĵo redakti

Maison La Roche kaj Maison Jeanneret (1923–24), ambaŭ konataj kiel domo La Roche-Jeanneret, estas paro de duonligitaj domoj kiuj estis la tria mendo por Le Corbusier en Parizo. Ili situas je ortaj anguloj unu ĉe la alia, kaj havas fer-betonan blanke puran fasadojn kiuj pluas al kurba duetaĝa koridora areo. Maison La Roche estas nune muzeo kiu eihavas ĉirkaŭ 8,000 originajn desegnojn, studojn kaj planojn de Le Corbusier (kunlabore kun Pierre Jeanneret el 1922 al 1940), same kiel ĉirkaŭ 450 el liaj pentraĵoj, ĉirkaŭ 30 emajlojn, ĉirkaŭ 200 aliajn verkojn sur papero, kaj konsiderindan kolekton de verkitaj kaj fotitaj arkivoj. Ĝi estas konsiderita kiel la plej granda kolekto en la mondo de desegnoj, studoj kaj planoj de Le Corbusier.[2][3]

Notoj redakti

  1. "Restauration de la Maison La Roche". Arkivigite je 2014-01-03 per la retarkivo Wayback Machine Fondation Le Corbusier. Alirita la 1an de Novembro 2018.
  2. Fondation Le corbusier. Arkivita el la originalo je 2010-02-26. Alirita 2018-11-01.
  3. Fondation Le Corbusier. Arkivita el la originalo je 2005-02-04. Arkivigite je 2008-05-17 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2005-02-04. Alirita 2018-11-01.

Eksteraj ligiloj redakti