Josef Hoffmann

usona arkitekto

Josef HOFFMANN (15-a de decembro 1870 en Brtnice7-a de majo 1956 en Vieno) estis aŭstra arkitekto kaj desegnisto de konsumvaroj kiuj estis kunproduktitaj de la arta komunumo Wiener Werkstätte.

Josef Hoffmann
Persona informo
Naskiĝo 15-an de decembro 1870 (1870-12-15)
en Brtnice
Morto 7-an de majo 1956 (1956-05-07) (85-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Centra Tombejo de Vieno Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germana
Loĝloko Josef Hoffmann House
Ŝtataneco Aŭstrio
Cislajtio
Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Akademio de Belartoj de Vieno (1892–1895)
Akademio de Belartoj de Vieno
Universitato de Vieno Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo arkitekto
dizajnisto de juveloj
furniture designer (en) Traduki
universitata instruisto
skulptisto
dezajnisto
instruisto
arta direktoro (–1931) Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Sanatorium Purkersdorf
Stoclet Palace
vdr
Brakseĝo Sitzmaschine nigra.

Li fondis la movadon de la Viena secesio en 1897 kun artistoj kiaj Joseph Maria Olbrich, Gustav Klimt, Koloman Moser kaj aliaj. Poste li lasis la Secesion en 1905 kun aliaj artistoj pro konfliktoj kun la realismaj naturalistoj pro diferencoj en arta kompreno kaj malkonsentoj pri la principo de Tutarta verko (Gesamtkunstwerk).[1] Kun la bankisto Fritz Wärndorfer kaj Moser li establis la komunumon Wiener Werkstätte, kiu daŭros ĝis 1932, kaj tiukadre dezajnis multajn el siaj produktoj; ĉefe la seĝon Sitzmaschine, lampon, kaj aron da glasoj kiuj estas en la Muzeo de Moderna Arto de Novjorko,[2] kaj tetasaron kiu estas en la kolekto de la novjorka Metropola Muzeo de Arto.[3]

  1. Vienna Secession history de Senses-ArtNouveau.com [1] Arkivigite je 2018-01-30 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 30an de Oktobro 2018.
  2. MoMA.org | The Collection | Josef Hoffmann. (Austrian, 1870-1956) Alirita la 30an de Oktobro 2018.
  3. Josef Hoffmann: Tea service (2000.278.1-.9) | Works of Art | Timeline of Art History | The Metropolitan Museum of Art

Bibliografio

redakti
  • Sarnitz, August (2007). Josef Hoffmann. In the Realm of Beauty. Cologne: Taschen. ISBN 978-3-8228-5591-1.
  • Fahr-Becker, Gabriele (2008). Wiener Werkstätte: 1903-1932. Cologne: Taschen. ISBN 3-8228-3773-3.
  • Sekler, Eduard (1982). Josef Hoffmann. Das Architektonische Werk; Monographie und Werkverzeichnis. Salzburg: Residenz. ISBN 3-7017-0306-X.
  • Vives Chillida, Julio (2008). Josef Hoffmann y Jacob & Josef Kohn en la Kunstschau Wien de 1908, (La pequeña casa de campo: una efímera obra de arte total). Lulu.com (presebla laŭmende). ISBN 978-1-4092-0239-4.