Malfermi la ĉefan menuon

Magazeno Sankta Felikso

Fasado je la Godefriduskaai.
Fasado je la Godefriduskaai

Magazeno Sankta Felikso (Nederlande : Stapelhuis Sint-Felix, aŭ nuntempe Felixpakhuis[1]) estas monumenta magazeno el 1858, situinta je la Godefriduskaai en Antverpeno, kun centra trairejo al la Oudeleeuwenrui. Ĝi situas je la Willemdok, kontraŭe de la t.n. MAS aŭ Muzeo ĉe la Rivero, en la kvartalo Eilandje (Insuleto).

Ekde 2006 ĝi estas uzata kiel urba arĥivo kaj nomiĝas FelixArchief (Feliks-Arĥivo). Celante konservi la lokan kulturan kaj historian heredaĵon, la urba estraro kunlaboras diversmaniere kun la interesitaj antverpenaj individuoj, familioj, entreprenoj kaj asocioj kaj permesas ilin konservi iliajn valorajn arĥivaĵojn en la FelixArchief.

Historia skizoRedakti

 
Willemdok kaj Sint-Godefriduskaai.

La konstruado de Magazeno Sankta Felikso estis unu el la signoj de la revigliĝo de Antverpeno kiel mondhaveno ekde 1850, post ties izolado de la maro. Estis la Compagnie Générale de Matériels des Chemins de Fer el Molenbeek, kiu en 1859 komisiis starigi la magazenon inter Oude Leeuwenrui kaj Godefriduskaai ĉe la Willemdok. Ĉi tio estis favora loko, ĉar tiam ĝi estis la centro de la haveno-aktiveco, kaj ekde 1845 ankaŭ ĉeestis varstacio kaj fervoja interligo. Arĥitekto estis Felix Pauwels el Bruselo, kaj ŝajne estas ties antaŭnomo, kiu fariĝis la nomo kaj elpendaĵo de la novklasikisma konstruaĵo. Ankoraŭ nuntempe oni kutimas destini kaj uzi specifajn nomojn por la magazenoj en la haveno : ĉi tiuj nomoj estas multe pli facile memorigeblaj por liverantoj kaj havenlaboristoj ol adresoj aŭ numeroj de kajoj.

Bedaŭrinde, la 2-an de decembro 1861, neniiga fajro komenciĝis en la fornoj de la najbara sukero-rafinejo Raffinerie Belge, kaj transsaltis al la tutnova Entrepôt Saint-Félix. Tiun ĉi rapidan disvastiĝon de la fajro kaŭzis la tiama manko de internaj muroj. Almenaŭ dek homoj pereis, inkluzive de la urba arĥitekto F.J. Stoop. La 21-an de decembro, ree naŭ homoj mortis pro renverŝiĝinta muro. Mono estis kolektata per ĉiaj bonfaraj agoj por subteni la familiojn de la viktimoj ... La Societé de l'Entrepôt Saint-Félix estis komisiata rekonstrui ĉi tiun fojon fajroreziste, helpe de brikoj kaj feraj pordegoj. La nova konstruaĵo konsistis el du aloj, apartigitaj per kovrita strato, 6-7 metrojn larĝa. Ankaŭ kreiĝis fajrohaltigaj koridoroj inter la magazeno kaj la apudaj konstruaĵoj por ke la katastrofo kiu okazis, estonte ne ripetiĝu. La kovrita strato, kiu konektas Oude Leeuwenrui kaj Willemdok, estas ankoraŭ nuntempe okulfrapa trajto de la historia konstruaĵo. Tamen, la Compagnie Générale tute ne prosperis, kaj en 1864 kaj 1865 ties financaj malprofitoj estis tiom grandaj ke la societo estis malfondata.

 
Trairejo.

En 1885 la Pomphuis (Pumpilodomo) estis establata en la Oude Leeuwenrui. Ties hidraŭlikaj instalaĵoj provizis la necesan propulson por funkciigi la levigilojn kaj gruojn en Magazeno Sankta Felikso, kaj en aliaj magazenoj. La servoj de la urbo kaj de la fervojoj instalis la levigilojn en la magazenoj por ke la translokigo de varoj estu farata pli rapide kaj pli efike. Retejo de subteraj duktoj interligis la diversajn magazenojn kun la Pomphuis. La leviginstalaĵaro konsistis el ok liftoj, du puliarosistemoj (granda akso- kaj radokunigaĵo, ĉirkaŭ kiu la levigkablo estis volvita) kaj kvin gruoj. La uzo de hidraŭlika propulso daŭre ekzistis dum longa tempo, eĉ post la elektrigo de la magazeno ekde 1924. La Noorderpershuis transprenis la funkciadon de la Pomphuis en 1930. La liftoj en la magazeno estis malmuntataj fine de la 1950-aj jaroj kaj la puliarosistemoj en 1975. La gruoj en la kovrita strato estis konservataj. Dum la freŝdataj restaŭradoj la propulsad-meĥanismo de unu el la gruoj estis reinstalata kaj puliaro-sistemo estis restaŭrata tiel kiel ĝi estis origine en la kovrita strato.

 
Bazaj strukturaĵoj : lignaj apogtraboj kaj gisferaj kolonoj.

En 1895 la malantaŭa muro (Oude Leeuwenrui) parte kolapsis ĉar la konstruaĵo estis troŝarĝata. La kolapsinta parto estis rekonstruata kaj la tuta subtena parto de la konstruaĵo estis plifortigata helpe de masivaj lignaj subtenpilieroj. En 1895 estis 815 da ili, sed la nombro pliiĝis ĝis 1515. Ĝis la lastatempa restaŭrado tio estis la plej grava interveno, kio okazis en la historio de la magazeno, post la granda fajro. La haveno-aktivecoj pligrandiĝis kaj estiĝis manko de stokadospaco. Oni devis lupreni ĝin, kio estis multekosta. Sekve, en 1912, la urbo decidis aĉeti Magazenon Sankta Felikso, kaj aliajn magazenojn de la ĉirkaŭaĵo, kune kun ĉiuj instalaĵoj. Varoj por kiuj ne estis spaco en la Entrepôt (magazeno malkonstruita en 1989), do alvenis en Pakhuis Sint Felix. La administrantaro (14 viroj) ankaŭ estis transprenata en 1912. Ĝis 1975, diversaj varoj kiaj ŝuoj, vitraĵo, kafo, lupolo, kaj, antaŭ ĉio, tabako ... estis staplataj en la magazeno. La urbo povis akiri enspezojn el la uzo de la kajoj, hangaroj, magazenoj kaj lupagoj en la haveno. Ĉar, kiel en ĉiu magazeno, ĉiam ĉeestis doganisto en Magazeno Sankta Felikso, kaj la dogano regule inspektis ĉion ... Kvadrata metro povis porti inter 800 kaj 1200 kilogramojn. Ĉe plena okupado, tio enspezigis 269 413,20 frankojn por la urbo en 1921. Dum la Dua Mondmilito, la germanoj okupis la magazenon kaj tuj konfiskis ĉiujn varojn por stoki armean ilaron tie. Lignaj pontoj estis konstruataj super la kovrita strato por moviĝi pli rapide de unu alo al alia. Dokumentoj de 1945 montras, ke estis multe da ŝtelado en la magazeno, ekzemple de vestaĵoj kaj kafo. Post la milito, parmezano estis konservata en la keloj, kaj la ratoj ŝatis tion. Ekde 1950, la urbo luigis la magazenon al la Tabaknatie, tiel ke precipe tabako estis stokata. Danke al ĝia stabila atmosfero, la magazeno estis aparte taŭga por tio. Tial, nemalagrabla ”kuba” cigarodoro dum longa tempo parfumis la konstruaĵon. La aktiveco de la haveno translokiĝis norden kaj en 1975 la Urba Havenentrepreno ekmalmuntis la leviginstalaĵaron. La du puliarosistemoj estis forprenataj. La 2-an de februaro 1976, la magazeno iĝis protektita monumento laŭ Reĝa Dekreto. Rezultis el tio unuflanke la akcepto fare de la Flandra Registaro kaj de la Provinco de la respondeco pri 80 % de la kostoj por restaŭrado, aliflanke la daŭra kontrolo fare de la Agentejo pri Monumentoj kaj Pejzaĝoj. La protekto malebligis ĝisfundajn ŝanĝojn de la konstruaĵo aŭ novspecan uzadon por, ekzemple, loĝejoj. Do kiel uzi la konstruaĵon kun ties malaltaj plafonoj, ties konsiderinda ŝarĝkapablo, ties bonega stabila atmosfero, ties 36 kilometroj da stokad-koridoroj? Moderna teĥnologio ebligis fajrorezistan plibonigon de la lignaj komponantoj. En 1998 la komunuma konsilantaro aprobis la interkonsenton kun la arĥitektoj kaj kun la flandraregistaraj servoj por ebligi la necesajn restaŭradon kaj adaptadon. La malplena Pomphuis en la Oudeleeuwenrui estis integrata en la tutaĵo kiel aldona akceptejo. Unu jaron poste, la komunuma konsilantaro aprobis la planojn. La kovrita strato fariĝis forumo de ĉiaj kulturaj agadoj. La malnova magazeno fariĝis la FelixArchief. Kaj tamen ĝi restis tio, kio ĝi ĉiam estis: magazeno de varoj, sed nun de spiritaj varoj. Feliks-Arĥivo estas nun la memoro de Antverpeno. Tamen, la tasko de la arĥitektoj Paul Robbrecht kaj Hilde Daem ne estis simpla: ne ŝanĝi la esencon de la konstruaĵo, kiu bezonis novan kaj belan aspekton, kaj dume, la nova funkcio de la konstruaĵo postulis optimuman organizon. En aŭgusto 2006 ĉio estis preta, kaj la historia magazeno povis komenci novan vivon [2].

Feliks-Arĥivo : praktikeRedakti

Ekde 2006, la urbo disponas adekvatan lokon por stoki ne nur siajn proprajn vastajn arĥivaĵojn (16 kilometrojn en 2006), sed ankaŭ tiujn de eksteruloj. Ege grave estas ke la dokumentaro iĝas konsultebla ne nur por profesiaj historiistoj kaj esploristoj, sed ankaŭ por iu ajn interesito. Sekve, la urba arĥivo tute ne estas "tombejo" por arĥivaĵoj, sed antaŭ ĉio, loko kie arĥivaĵoj trovas novan vivon. Konstruaĵo, kiu gastigas modernan arĥivon, devas respondi al severaj postuloj. Precipe ties "atmosfero" estu optimuma. Estu garantioj kontraŭ fajro kaj ŝtelo. Oni bezonas sufiĉajn stokadan kaj laboran spacojn, nuntempe sed ankaŭ estonte. Ĉi tiu laborejo estu agrabla por la dungitaro kaj efike uzebla. La servodono kaj la legejo por la vizitantoj estu altkvalitaj. Tiuj kondiĉoj estas efektiviĝitaj, post la necesaj adaptaĵoj, en la eksa Magazeno Sankta Felikso, rebaptita al FelixArchief [Feliks-Arĥivo]. Samtempe, unika ekzemplo de arĥitektura kaj industria heredaĵo de Antverpeno estas konservata kaj protektata.

La legejo de la FelixArchief estas publike kaj senpage alirebla de mardo al vendredo, de 8-h-30 ĝis 16-h-30. En la akceptejo, oni eniru la lifton al la sesa etaĝo. La legejo estas bela, kvazaŭ tendoforma spaco por pli ol 100 vizitantoj. Tie ankaŭ troviĝas monate renovigata ekspozicio de arĥivaĵoj.

Bildaro : kelkaj Esperanto-arĥivaĵoj el la FelixArchiefRedakti

ReferencojRedakti

  1. FelixArchief
  2. De Rynck, Patrick & Schoups, Inge & Talboom, Liesbeth 2011 : City of Antwerp : FelixArchief, architecture & history, 96 p.

BibliografieRedakti

  • Knockaert, Cyreen 2018 : Hejmo por la flandraj Esperanto-arĥivaĵoj : Feliks-Arĥivo en Antverpeno, Horizontaal, (50)294, paĝoj 14-16

Eksteraj ligilojRedakti