Trabo (arkitekturo)

konstruelemento

En arkitekturo trabo estas longa, dika peco el ligno, ŝtaloarmita betono, kiu havas plenprofilan sekcon (ĉe betono kaj ligno) aŭ ekz. I-forman (ĉe ŝtalo), kaj estas streĉata precipe per flekso, tondo, ev. ankaŭ tordo; en konstrufako ĝi distingiĝas kiel plafontrabo (solivo), ĉeftrabo, framtrabo.

Ligno - ŝtalo - armita betono.

Laŭ Francisko Azorín trabo estas Longa prismo el ligno, metalo, betono, k. c., uzata diverscele en konstruado.[1] Li indikas etimologion el la latina trabs, trabis (trabo). Kaj li aldonas liston de teknikaj terminoj, kiel trabaĵo, por stariĝaĵo per traboj k. tabuloj por helpi dum konstruado meti, levi k. mallevi materialojn k. laboristojn; trabeto, trabego, trabaro, ĉeftrabo, T-trabo, duobla T-trabo, U-trabo, ĵaluzia trabo, aĵura trabo, armita trabo, Howa trabo, premtrabo, tirtrabo, fiksa trabo.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 202.
  2. Azorín, samloke.