Ŝtata Muzeo pri Mara Navigado (Antverpeno)
La Ŝtata Muzeo pri Mara Navigado en Antverpeno malfermiĝis en la jaro 1952 en la kastelo Het Steen (la burgo, la fortikaĵo). Ses jarojn poste ĝi estis solene inaŭgurita post granda rekonstruo. Jam de 1862 la konstruaĵo estis la hejmo de muzeo, nome pri tiu de antikvaĵoj. Nur unu salono en ĝi estis uzata por la ŝipa navigado. La malgranda sed tre valora kolekto de tiu salono estis la ĝermo de la nuna muzeo. Ĉi-momente la kolekto enhavas pli malpli 100 000 objektojn.
Ŝtata Muzeo pri Mara Navigado | |
---|---|
muzeo | |
Ekstere de la kastelo Steen troviĝas alia parto de la muzeo, nome la ŝipmuzeo mem. En ĝi estas videbla trideko da riverŝipoj el diversaj epokoj.
La salonoj
redaktiSalono 1 (I)
redaktiLa titolo de la unua salono estas "inspirita de la maro". Ĝi enhavas kolekton de objektoj por kiuj la maro estis la inspiranto. Ni ekzemple tie trovas festan glason kun la teksto Wunder über Wunder, das Schiff ist voller Locker und geht doch nicht under (Miraklo, miraklo, la ŝipo estas tute plena kaj tamen ĝi ne subakviĝas), objekto kiu sendube memorigas pri festo pro iu unua sukcesinta vojaĝo.
Vidinda estas ankaŭ bildo de la ŝipo Frislando komplete farita el poŝtmarkoj.
En la sama salono videblas ankaŭ teleroj en delfta porcelano. Sensaciaj bildoj kiel ŝippereoj kaj maraj bataloj ĉiam estis tre popularaj.
Salono 2 (II)
redaktiEn salono 2 oni ekspozicias ĉiam la plej lastajn akiraĵojn. La enhavo de la salono do ade ŝanĝiĝas.
Salono 3 (III)
redaktiLa tria salono estas la iama kapelo de la burgo. Tiu ĉi parto estis alkonstruita en 1520. Ĝi troviĝas super la enirejo de la kastelo. La plimulto de la ŝipistoj estis tre kredantaj. Ili fidis je la superaj fortoj por venki kaj eviti gravajn problemojn kiel ŝtormo, ŝippereo, venenado kaj skorbuto. Ofte okazis, ke okaze de danĝero, ili preĝis, ke ili oferos ion, se ili bone travivos la nunaj malfacilaĵoj. Post sukcesa vojaĝado tiam estis oferita malgranda ŝipmodelo, kiu restis en kapelo aŭ preĝejo.
Salono 4 (IV)
redaktiLa nomo de la kvara salono estas "Vivi apud la riverbordo". En ŝranko dekstre de la pordo kuŝas litorafiaj portretoj de kapitanoj kaj de ilia familio, ĉeno de ŝipisto Jan Mertens, kaj, atestilo de iu ŝippereo, horloĝo de ano de la ŝipo Comte De Smet de Naeyer. Tiu ĉi lerneja ŝipo ekiris de Antverpeno cele al Sud-Afriko la 11an de aprilo 1906. Ĝi estis la dua vojaĝo de tiu ĉi majesta trimasta ŝipo, konstruita en Skotlando. Sed la dua vojaĝo ankaŭ estis ĝia lasta. La 19an de aprilo je la 4a horo la ŝipo pereis en la danĝera Biskaja Golfo. 33 personoj, inter kiuj 18 lernantoj, mortis. Unu inter ili sukcesis ankoraŭ kunporti sian horloĝon antaŭ ol salti en la maron. La horloĝo haltis, dek minutojn post la sepa, kvazaŭ momenta foto de katastrofo.
Ŝipistoj estis for de la familio dum pluraj monatoj. Ili ankaŭ estis for de la virinoj dum longa tempo. Por tamen havi virinon ĉe si, estis la kutimo tatui virinan bildon sur la brusto aŭ brako. En tiu ĉi salono oni vidas multajn modelojn de tiam uzataj tatuaĵoj.
Salono 5 (V)
redaktiLa salono de la belga mararmeo. Kvankam Belgio havas nur kelkdekon da kilometroj da mara limo, ĝi ĉiam revis havi mararmeon. Ĝi estis fondita la 15an de januaro de 1831 kaj komence havis nur 2 ŝipojn. Poste kelkaj kanonŝipoj estis kaperitaj de Nederlando kaj 5 aliaj estis levitaj el la rivero Skeldo. Sed longe tiu armeo ne ekzistis. En la jaro 1862 la belga registaro nuligis ĝin.
Dum la unua mondmilito rapide kelkaj komercaj ŝipoj estis transformitaj al armea ŝipo, sed post du jaroj oni denove malfondis la mararmeon.
Iom antaŭ la dua mondmilito la registaro decidis denove instali mararmeon, sed komence de la milito parto de la militistoj fuĝis al Anglio kaj tie eniris la Royal Navy kie ili kreis "belgan sekcion". La belga sekcio estis uzata por protekti konvojojn kaj ĝi partoprenis ankaŭ en la invado de Normandio.
Post la milito, en 1946, denove estis estigita mararmeo. Ĝi ekde tiam ĝis ankoraŭ nun specialistiĝas pri trovado kaj sendanĝerigo de minoj. Ĝi ankaŭ helpas en la forigo de oleo okaze de ŝipkatastrofoj.
Interesa en tiu ĉi salono estas la transportŝipo Kamina kiu antaŭ la dua mondmilito estis konstruita en Antverpeno, en la tiam famaj Cockerill Yards. La germanoj tuj komence de la milito konfiskis la ŝipon kaj alikonstruis ĝin al militŝipo. Post la milito la angloj konfiskis ĝin, kaj denove la ŝipo estis rekonstruita. La nuna celo estis hotelo por soldatoj. En la jaro 1950 Kamina estis donacita al Belgio kaj trian fojon rekonstruita, nun al transportŝipo por soldatoj. Ĝi estis uzata dum la Korea Milito kaj dum la sendependiĝo de la tiama Belga Kongo. En 1967 la ŝipo faris sian lastan vojaĝon.
Salono 6 (VI)
redaktiLa sesa salono de la mezeo estas dediĉita al la fiŝkaptado. Mara kaj marborda fiŝkaptado ĉiam estis grava industrio en Flandrio. La ĉefaj centroj estis Ostendo kaj Nieuwpoort kaj en la 19a jarcento ankaŭ Antverpeno. Nun tamen Zeebrugge iĝis la plej granda kaj grava fiŝkaptista haveno de Flandrio. La plej malnova bildo pri la fiŝkaptado estas tiu de Antoon van den Wijngaerde [vejngarde] el 1550. Ĝi montras panoramon de la insulo Walcheren en la skelda delto.
La antverpena ŝalupo Maria-A3 kaj la ostenda Victorine-O 134 estas belaj ekzemploj de ŝalupoj el la 18a jarcento, kiuj estis uzataj por fiŝkaptado. Fiŝekskurso daŭris meze 120 tagoj kaj iris ĝis la bordoj de Islando. Cetere, la literoj en la ŝalupnomoj rilatas al la urbo el kiu ili venas. A estas Antverpeno, O Ostende, ARM Arnemuiden, BRU Bruinisse, YE Yerseke kaj TH Tholen.
Salono 7 (VII)
redaktiŜipoj, barkoj, boatoj, gigoj, galeroj, galiotoj, jaĥtoj, ŝalupoj kaj ĉiuj tiuj aliaj mar- kaj river-transportiloj ne nur servis por komerco aŭ por militado, sed ankaŭ por plezuro aŭ sporto.
La nederlanda vorto jacht, jaĥto aperas en la lingvo jam en 1528. Tiam ĝi signifis "rapida pormilita velŝipo". Sed poste, kaj ĉefe en la 17a jarcento, jaĥtoj estis uzataj de riĉaj personoj, ekzemple de reĝoj. La montrata ekzemplero estas el la 18a jarcento kaj supozeble estis modelo kiun uzis la ŝipkonstruistoj dum la konstruado de la vera jaĥto.
Vidinda en tiu ĉi salono estas la modelo de gigo (nederlande giek, angle wherry) el la 17a jarcento. Ĝi estas remboato, plej ofte por unu aŭ du remistoj kaj por unu pasaĝero.
En 1948 la antverpena registaro, sub instigo de urbestro Lode Craeybeckx, decidis aĉeti du frisajn galiotojn (frise kaj nederlande tjalk). La ŝipoj esis transformitaj en 1952 al lernejoboatoj kun loko por unu lerneja klaso, do 24 lernejanoj. Multaj antverpenanoj, kiuj estis infanoj en la kvindekaj kaj sesdekaj jaroj surborde de tia galiotoj ekkonis la riveron Skeldo kaj la antverpenan havenon.
Salono 8 (VIII)
redaktiLa 8a salono (ni nun estas en la dua etaĝo de la fortikaĵo) estas dediĉita al la ŝipkonstruado. Tre interesa estas la modelo de antverpena ŝipkonstruejo el 1850. Maldekstre oni vidas, ke laŭ la rivero oni alportas lignotrunkojn. Iom for de tie oni segas la lignon. Tute dekstre oni vidas la diversajn stadiojn de la konstruado. Tute antaŭe vi vidas, ke oni kuŝigis ŝipon por povi prilabori ĝin. Sekaj dokoj en tiu tempo ankoraŭ ne estis uzataj.
Tre gravaj por la ŝipoj estis la ŝnuregoj. De ilia kvalito dependis vivo kaj morto. En tiu ĉi salono oni vidas, kiel oni faris ilin. Sed la ŝnurfaristoj ne ĉiam havis laboron. Por amuzi sin ili faris ornamŝnurojn kaj ornamnodojn.
Salono 9 (IX)
redaktiLa granda salono 9 rakontas pri la ŝipado ĝis la fino de la 18a jarcento.
La romianoj estis la unuaj ŝipkonstruantoj de Eŭropo. Tre konataj estis iliaj galeroj, kiuj estis remitaj de prizonuloj, sed en la dua jarcento ekzistis ankaŭ velgaleroj kun longo de 54 metroj kaj larĝo de 13 metroj. La galeroj povis veturi longajn distancojn. En la jaro 226 iu galero atingis sudan Vjetnamion. La fino de la romia imperio tamen signifis ankaŭ la finon de la eŭropa ŝipado.
Nur ekde la 9a jarcento Eŭropo denove havis ŝipojn. La normanoj atingis Groenlandon kaj nordan Amerikon kaj laŭlonge de Volgo kaj Danubo ili atingis Mediteraneon.
Ekde la jaro 1200 komencis la granda komerca ŝipveturado. Post la malkovro de Ameriko fare de Kolumbo oni malfermis novajn komercajn vojojn. Oro, kakao kaj sklavoj transformis Hispanion al unu el la plej potencaj landoj de la mondo.
Scii, kie oni precize troviĝas sin sur la maro ĉiam estis tre malfacile. Maljunaj kapitanoj "sentis" tion surbaze de la koloro de la akvo, la steloj, sed plej ofte oni restis tamen apud la marbordoj kiel eble plej longe, por povi bone orienti sin. Alia metodo estis preni el la fundo iom da sablo. La koloro kaj formo de la sablo ankaŭ povis helpi al la kapitano. La unuaj, kiuj uzis iun primitivan kompason en Eŭropo estis la vikingoj, kiuj siavice vidis tion ĉe la ĉinoj.
Salono 10 (X)
redaktiLa deka salono montras al ni la ŝipojn el la 19a kaj 20a jarcentoj. La industria revolucio ankaŭ influas la ŝipindustrion. De velŝipoj oni transiris al vaporŝipoj, de vaporŝipoj al dizelaj ŝipoj.
La haveno de Antverpeno grandiĝas ĉefe ekde 1863. Antaŭ tiu tempo ĉiu ŝipo, kiu veturis sur la rivero Skeldo devis pagi doganon al la nederlanda ŝtato. Pro tio pluraj ŝipoj ne venis al Antverpeno. Sed en 1863 Belgio aĉetis de Nederlando la liberan trapason. Grandaj festoj tiam okazis, kaj ili estas videblaj en la pentraĵo de P.J. Clays.
La unua ŝipo kiu "senpage" veturis al Antverpeno en 1863 estis la Marnix van Sinte-Aldegonde. Tio havis tre simbolan signifon, ĉar Marnix van Sinte-Aldegonde estis la urbestro de Antverpeno, kiu en 1585 transdonis la urbon al Hispanio, kaj ekde tiam la nederlandanoj instalis la Skeldodoganon.
Inter 1877 kaj 1885 oni faris novan kajon ĉe la Skeldobordon. Granda parto de la malnova urbo tiam estis oferita. La planoj estis ankaŭ malkonstrui Steen, sed feliĉe unu voĉo en la urbestrara voĉdono malebligis tion.
La Belgica-ekspedicio
redaktiEn tiu ĉi salono estas konservata ankaŭ la arkivo de la unua ekspedicio de Adrien de Gerlache de Gomery. En 1896 de Gerlache aĉetis la en Norvegio konstruitan balenĉasŝipon Patria, kiu post profunda rekonstruo estis baptita Belgica. Kun plurnacia skipo li forlasis Antverpenon la 16an de aŭgusto 1897.
En januaro 1898 Belgica alvenis ĉe la marbordo de Grahamlando. De Gerlache nomis la markolon inter la bordo de Grahamlando kaj pli okcidenta insularo la Markolo Belgica. Poste oni rebaptis ĝin al Markolo de Gerlache. Notinte sur la mapon kelkajn insulojn kaj doninte al ili nomon la ekspedicianoj transiris la sudan polusan cirklon la 15an de februaro 1898.
La 28an de februaro 1898 la ŝipo kaptiĝis en la glacio. Kvankam la ŝipanaro faris ĉion por provi liberigi ĝin, ili ne sukcesis. Finfine ili komprenis, ke ili devos travintri sur Antarkto. Du monatojn poste, la 17an de majo 1898, komenciĝis la polusa nokto, kiu daŭris ĝis la 23a de julio 1898. Dum la sep venontaj monatoj la ŝipanaro vane provis liberigi la ŝipon. Pluraj inter ili freneziĝis, inter ili belga maristo, kiu forlasis la ŝipon, kaj diris, ke li iras hejmen.
Finfine, la 15an de februaro 1899, ili povis tiri la ŝipon en malgrandan kanalon, kiun ili estis fosintaj en la antaŭaj semajnoj. Daŭris preskaŭ unu monaton por ŝipi proksimume dek unu kilometrojn. Je la 14a de marto 1899 ili sukcesis forlasi la glacimaron kaj en la 5a de novembro 1899 Belgica denove atingis Antverpenon.
Usono
redaktiLa dua duono de la 19a jarcento kaj la komenco de la 20a estis la periodo de la elmigrado al Usono. Unu el la ŝipoj, kiuj ludis grandan rolon tiam, estis la Belgenland II (Belgolando 2), kies maketon oni vidas tie ĉi. Ĝi estis 204 metrojn longa kaj en la momento de ĝia unua vojaĝo en 1923 ĝi estis la plej granda ŝipo, kiu iam atingis Antverpenon. La ŝipo ŝajne havis 3 kamenojn, sed unu el ili estis aldonita nur "ĉar tio estas pli ŝika". Ĝi neniam utilis. Post kiam Usono akrigis sian enmigradoleĝaron, la ŝipo Belgenland II ne plu veturis al Usono sed komenciĝis la epoko de la luksaj krozadoj.
Raadzaal
redaktiLa lasta salono, ial sennumera, estas la Raadzaal, la konsilantara salono. En ĝi estas kelkaj gravaj pentraĵoj.
Apud la enirejo troviĝas anonima pentraĵo el la 16a jarcento, kiu montras Antverpenon en tiu tempo. Centre estas videbla granda gruo kaj en la akvo veneciaj galeroj kaj portugala ŝipo.
Maldekstre apud la elirejo estas pentraĵo de Bonaventura Peeters (1614-1652), kiu montras la urbon 100 jarojn poste, nome dum la vizito de Maria de Medici em 1631, do en la tempo de Petro Paŭlo Rubens. Tiuokaze oni konstruis ŝipponton trans Skeldo.
Dekstre apud la elirejo pendas pentraĵo de Jean Baptiste Bonnecroy (1618-1676) el 1658 kun bildo de Antverpeno vidata el la maldekstra riverbordo.
Interese estas ankaŭ la akvarelo el 1913 kiu montras la urbon en tiu tempo. La akvarelo tamen estas tro delikata por esti montrata en muzeo. Pro tio ĝi estis enkomputiligita kaj montrebla tiel.
La ekstera muzeo
redaktiPost la 11 salonoj oni nepre vizitu ankaŭ la eksteran muzeon kun siaj riverŝipoj, boatoj, fiskaptistaj ŝipoj, armeaj ŝipoj kaj prezurboatoj.