Tjalk estas historia nederlanda velŝipo por enlandaj akvovojoj. La nomo unue estis uzata en la 17-a jarcento por indiki ŝipojn kun rondaj pruoj. Ĉi tiu ŝipspeco havas multajn modelojn.

La tjalk Suez (TA51) dum la admiralvelado en 2010

Karakterizaĵoj redakti

La tjalk estas longa, mallarĝa kaj malprofunda, kiel rondeta skatolo. Krome, ĝi havas plenan rondan pruon kaj rondajn karenlimojn. Krom kelkaj esceptoj, tjalk-oj havis unu maston. Ili portis gafrigilaron kaj estis ekipitaj per flankstabiligiloj. Tjalk-oj estis komence konstruitaj el ligno, poste el fero kaj pliposte el ŝtalo. En postaj jaroj ili ankaŭ estis ekipitaj per mekanika propulso. Pro kelkfoje fortaj diferencoj en aspekto, modelo, origino kaj uzo, tjalk-oj ofte ricevis nomon laŭ funkcio aŭ aspekto.

Vidu ankaŭ redakti