Lode Craeybeckx

urbestro de Antverpeno

Lode CRAEYBECKX (naskiĝis la 24-an de novembro 1897 en Antverpeno, mortis samurbe la 25-an de julio 1976) estis urbestro de Antverpeno de 1947 ĝis sia morto en 1976, tiel iĝanta la plej longe servanta urbestro de la urbo en ĝia historio.

Lode Craeybeckx
Persona informo
Naskiĝo 24-an de novembro 1897 (1897-11-24)
en Antverpeno
Morto 25-an de julio 1976 (1976-07-25) (78-jaraĝa)
en Antverpeno
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Belgio vd
Alma mater Genta Universitato vd
Partio Socialistische Partij Anders vd
Profesio
Okupo politikistoĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

François Ferdinand Louis Craeybeckx (li mem uzis tamen la flandran nomon Lode) estis la filo de policisto el Limburgo kaj patrino de Lieĝo. Li studis ĉe la Reĝa Ateneo de Antverpeno antaŭ iri al la nova Universitato de Gento en 1917. Pro kunlaborado kun la germanaj okupantoj dum la Unua Mondmilito li estis kondamnita al malliberejo dum kvin jaroj, sed li estis liberigita post du jaroj.[1]

Lode Craeybeckx geedziĝis kun Irma Lauwers en 1921. Ili havis du infanojn, Hilde kaj Herman. De 1925 ĝis 1931 li laboris kiel ĵurnalisto por la gazeto De Volksgazet.[2]

En 1932 Craeybeckx komencis funkcii kiel advokato kaj eniris la mondon de politiko. Li iĝis konsilisto en Deurne por la Belga Socialista Partio. La saman jaron li eniris la parlamenton, kie li restis ĝis 1968. Li estis la posteulo de Willem Eekelers kiel urbestro de Antverpeno en 1947 kaj restis en tiu pozicio dum preskaŭ tridek jaroj, rekordo por la urbo.

De 1933 ĝis 1937 li estis municipestro de Deurne.

Atingoj redakti

Dum lia ofico kiel urbestro Antverpeno estis masive ŝanĝita. La RUCA-universitato (1965) kaj la UIA-universitato (1971) estis fonditaj (ambaŭ estis kunfanditaj kun la pli malnova UFSIA en la Universitato de Antverpeno en 2003). Muzeo Middelheim, subĉiela muzeo por modernaj skulptaĵoj, estis kreita en 1951. La urbo ricevis plibonigitan trafikinfrastrukturon kaj la urbo kaj la Haveno de Antverpeno estis forte vastigitaj.[3]

Dum tiu periodo multaj el la pli malnovaj konstruaĵoj de la urbo, intervalantaj de la Mezepoko ĝis la 19-a jarcento, estis anstataŭigitaj per modernaj turdomoj, de kiuj multaj estis kritikitaj por esti banalaj aŭ malbelaj.[4]

Referencoj redakti

  1. De Antwerpse Burgemeesters (nederlande). Arkivita el la originalo je 2008-06-15. Alirita 2008-01-25.
  2. De Antwerpse Burgemeesters (nederlande). Arkivita el la originalo je 2008-06-15. Alirita 2008-01-25.
  3. De Antwerpse Burgemeesters (nederlande). Arkivita el la originalo je 2008-06-15. Alirita 2008-01-25.
  4. De Antwerpse Burgemeesters (nederlande). Arkivita el la originalo je 2008-06-15. Alirita 2008-01-25.