Esperanto. La Ĉiutaga Vivo
Esperanto : la ĉiutaga vivo, estas unu el la unuaj presitaj Esperanto-lernolibroj en Belgujo. Ĝi samtempe estis destinata kaj por nederlandlingvanoj kaj por franclingvanoj. Ĝi kombinas la metodon de Nicolas Gouïn Dufief kaj direktan metodon. Estas ankaŭ dua eldono kun la lingvoj Esperanto - angla - germana. Certe verkita kun zorgo kaj pedagogia scio, nuntempe la libro antaŭ ĉio gravas el la vidpunkto de la historio de Esperanto.
Esperanto : la ĉiutaga vivo | ||
---|---|---|
Aŭtoro | diversaj | |
Eldonjaro | 1907 | |
Urbo | Antverpeno | |
Eldoninto | J. Van Hille-De Backer | |
Paĝoj | 128 | |
Krom gramatikaĵoj kaj ekzercoj la libro entenas 30-paĝan vortareton Esperanto-franca-nederlanda.
En la libro la jaro de la eldono ne estas indikita. Ĉar de Amatus van der Biest-Andelhof aperis recenzo en la revuo Belga Sonorilo de la 7-a de aprilo 1907, la dato de la apero de la lerno-libro verŝajne estas 1907 [1] aŭ antaŭe.
Pri la aŭtoroj, Adolf Finet kaj Frans Swagers, iom estas menciata en Vikipedio. Frans Swagers Esperante ankaŭ verkis la kanton "Samideana trinkkanto" laŭ la kantaro Ni Kantu kaj Deklamu!. Lernolibroj por franca, germana kaj angla de Swagers laŭ la Gouïn-metodo aperis ĝis la 1940-aj jaroj.
Recenzoj redakti
|
Vidu ankaŭ redakti
Eltiraĵoj redakti
-
Eldono 1907, pp. 2-3
-
Eldono 1907, pp. 4-4
-
Eldono 1908 Esperanto-angla-germana
-
Eldono 1908, pp. 92-93
-
Eldono 1908, pp. 94-95
-
Eldono 1908, pp. 96-97
Referencoj redakti
- ↑ Tio estas konfirmita de Bibliografio de Internacia Lingvo nro 2829 p. 278, kiu ankaŭ mencias duan eldonaĵon de 1908. Fakte tiu ĉi koncernas lernolibro por angla- kaj por germana-lingvanoj