Esperanto. Volledige Spraakleer
Gramatiko de Esperanto el 1907 por nederlandlingvanoj
Esperanto. Volledige Spraakleer [Esperanto. Kompleta Gramatiko], eldonita en 1907 [1] de la flandra Esperanto-pioniro Antoon Jozef Witteryck, estas unu el la unuaj presitaj Esperanto-gramatikoj por nederlandlingvanoj en Flandrujo.
Esperanto Volledige Spraakleer | ||
---|---|---|
![]() Volledige Spraakleer | ||
Aŭtoro | Antoon Jozef Witteryck | |
Eldonjaro | 1907 | |
Urbo | Bruĝo | |
Eldoninto | A.-J. Witteryck | |
Paĝoj | 16 | |
Enhavo redakti
La dokumento estas ege konciza, sed "kompleta" kiel ĝi anoncis sin. En tiu tempo oni kutimis emfazi la simplecon de la Esperanto-gramatiko.
Nuntempe la libreto estas interesa precipe el la vidpunkto de la historio de Esperanto.
Notinde estas ke la nederlanda lingvouzo de tiu libro sufiĉe malsimilas al tiu de nuntempe. Kontraŭe, la esperantlingva parto estas tiom freŝa kvazaŭ ĝi estus skribita hieraŭ.
Vidu ankaŭ redakti
Referencoj redakti
- ↑ Bibliografio de Internacia Lingvo, nro 2825, paĝo 278