Het Esperanto in tien lessen

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Het Esperanto in tien lessen [Esperanto en dek lecionoj], eldonita kaj verkita en 1902 [1] [2] de la flandra Esperanto-pioniro Antoon Jozef Witteryck [3], estas la unua presita Esperanto-lernolibro por nederlandlingvanoj en Flandrujo. Ĝi baziĝis sur la franca L'espéranto en dix leçons verkita de Théophile Cart kaj Maurice Pagnier.

Het Esperanto in tien lessen
Het Esperanto in tien lessen
Het Esperanto in tien lessen
Aŭtoro Antoon Jozef Witteryck
Eldonjaro 1902
Urbo Bruĝo
Eldoninto A.-J. Witteryck
Paĝoj 72
vdr

Notinde estas ke la nederlanda lingvouzo de tiu libro tre malsimilas al tiu de nuntempe. Kontraŭe, la Esperanto estas tiom klasika kvazaŭ ĝi estus skribita hieraŭ.

Recenzoj redakti

 
 La prezidanto de la Belga Ligo Esperantista, membro de la Lingva Komitato, estas malnova, tutmonde konata, bonega samideano. Lia kompetenteco pri nia lingvo estas tro konata por ke estu necese insisti pri ĝi; li ĝin montris en siaj antaŭaj lernolibroj, nome «L’Esperanto en cinq leçons», «Companion of the English Esperantist», «An Esperanto Conversationbook in 4 1anguages» kaj la flandra traduko de «Esperanto en 10 lecionoj». La nova broŝureto 32-paĝa estas la flandra traduko de la unue citita verketo kaj ĝin karakterizas la samaj bonegaj kvalitoj koncerne fundamenteco, korekteco, klareco. Ĝi estas do ege rekomendmda por ĉiuj flandranoj dezirantaj ekkoni nian lingvon
— L. COGEN. Belga esperantisto n145-146 (mar-apr 1927)

Referencoj redakti

  1. Bibliografio de Internacia Lingvo, nro 2824, p. 278; 2-a eldono de 1904
  2. En Nederlando, ankaŭ en 1902, aperis la pli ampleksa verko Volledig Leerboek der opkomende wereldtaal Esperanto de Dreves Uitterdijk.
  3. Historio de Esperanto III, paĝo 855



Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti