Amatus Van der Biest-Andelhof

flandra esperantisto

Amatus VAN DER BIEST-ANDELHOF estis flandra belgo kaj doktoro. Li naskiĝis en 1850 kaj mortis la 22-an de januaro 1912 en Antverpeno[1].

Amatus Van der Biest-Andelhof
Persona informo
Naskiĝo 1850
Morto 22-an de januaro 1912 (1912-01-22)
en Antverpeno
Lingvoj Esperanto
Nacieco belga
Ŝtataneco Belgio
Familio
Infano Willem van der Biest
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Tradukis en Esperanton multajn eseojn kaj rakontojn
Aliaj aktivaĵoj prezidanto de BLE
direktoro de Belga Esperantisto
vdr
Karikatura bildkarto el ĉ. 1912

Pioniro, estis vicprezidanto de Antverpena Grupo Esperantista, prezidanto de Belga Ligo Esperantista (BLE), direktoro kaj redaktoro de Belga Esperantisto kaj prezidanto de "La Sepo por la Sepa", la Loka Kongresa Komitato de la Universala Kongreso en 1911. Ano de la Lingva Komitato.

Pluraj tradukoj liaj aperis en Belga Esperantisto kaj kelkaj eniris la Belgan Antologion (1928).[2]

Willem van der Biest estis lia filo.

Eseoj redakti

  • Esperanto kaj la lingvoj de malvastaj landoj (en Belga Esperantisto, marto 1910, paĝo 101) en kiu li apelacias al starigo de Esperanto-asocio de minacataj malgrandaj popoloj.

Tradukoj redakti

  • Georges Eekhoud : La Servistineto (en Belga Esperantisto, februaro 1910, paĝo 96)

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Nekrologo en Pola Esperantisto. Jaro 5=7, no 3=60 (Marto 1912)
  2. B.K. (Kotzin, B.) (1912). D-ro Amatus Van der Biest-Andelhof. [Nekrologo laŭ Belga Esperantisto en] Ondo de Esperanto (Rusujo) 4a jaro 1912/3, p. 48 (kun foto).

Eksteraj ligiloj redakti