Willem Van der Biest
(Alidirektita el Willem van der Biest)
Willem VAN DER BIEST (mortinta en la 1930-aj jaroj) estis belga okulisto, kiu rolis kiel kasisto-sekretario en la Sepo por la Sepa, la LKK por la 7-a UK en Antverpeno, 1911.
Willem Van der Biest | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Belgio |
Familio | |
Patro | Amatus van der Biest-Andelhof |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Li estis filo de Amatus van der Biest-Andelhof. Estante prezidanto de Unuiĝo de Belgaj Kuracistoj, li fariĝis kavaliro de la Ordeno de la Krono.
VerkojRedakti
- Ŝi ne Legos Ĝin (teatraĵo)
- La Revuo de la Sepa (teatraĵo)
- Esperantistenliefde (teatraĵo)
TradukojRedakti
- Kaatje de Paul Spaak
BildaroRedakti
Subskribo kaj skribo de Willem van der Biest en notlibro de Maria Posenaer, dum la Universala Kongreso de Esperanto en Antverpeno en aŭgusto 1911.
Karikatura bildkarto el ĉirkaŭ 1913.