Jef Geeraerts

belga romanisto

Jef GEERAERTS, pseŭdonimo de Jozef Adriaan Geeraerts, estas flandra verkisto (naskiĝis la 23-an de februaro 1930 en Antverpeno, mortis la 11-an de majo 2015 en Gento (urbo)).

Jef Geeraerts
Persona informo
Naskonomo Jozef Adriaan Anna Geeraerts
Naskiĝo 23-an de februaro 1930 (1930-02-23)
en Antverpeno
Morto 11-an de majo 2015 (2015-05-11) (85-jaraĝa)
en Gento
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Lingvoj flandranederlanda vd
Ŝtataneco Belgio vd
Alma mater Libera Universitato de Bruselo (1834-1969) • Our Lady College, Antwerp • colonial university of Belgium • Vrije Universiteit Brussel vd
Subskribo Jef Geeraerts
Profesio
Okupo verkisto vd
Aktiva dum 1962– vd
Verkado
Verkoj Q13571661 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li komencis sian literaturan karieron komence de la 60-aj jaroj kiam li notis siajn spertojn en la belga kolonio Kongo, kie li en la 50-aj jaroj laboris kiel asistanta regiona administranto. Lia tasko estis interalie zorgi pri tio, ke afrikaj triboj ne interbatalu.

Geeraerts ekestis konata post kiam li surmerkatigis la libron "Black Venus", la unua libro de la "ciklo Gangreen", kiu en Flandrio kaŭzis sensacion pro la supozata rasismo kaj pornografieco.

Poste li verkis ankoraŭ plurajn romanojn, inter kiuj krimromanojn kun la ĉefroluloj Vincke kaj Verstuyft kiel polica duo. La filmigo de la libro De zaak Alzheimer (La kazo Alchajmer) kun Jan Decleir kiel ĉefrolulo estis furoraĵo en la flandraj kinejoj.

Krom romanoj Jef Geeraerts verkis ankaŭ vojaĝorakontojn, ĵurnalismajn artikolojn, teatraĵojn, ktp.

La naturo, la ĉasado, fremdaj kulturoj kaj erotiko estas ĉiam revenantaj elementoj en lia verkaro.

Bibliografio redakti

Ik ben maar een neger (1962, romano)
Schroot (1963, romano)
Zonder clan (1965, romano)
Het verhaal van Matsombo (1966, romano)
De troglodieten (1966, rakontoj)
De zeven doeken der schepping (1967, teatro)
Gangreen 1. Black Venus (1968, romano)
Indian summer (1969, rakontoj)
Avondspelen (verko por radio, 1970)
Concerto (1970, verko por radio)
Tien brieven over liefde en dood (1971, rakontoj)
Avondspelen (TV-spel, 1971)
Gangreen 2. De goede moordenaar (1972, romano)
De fotograaf (1972, romano)
Ode aan Ignatius (1972, verko por radio)
rakontoj (1973)
Reizen met Jef Geeraerts (1974, raportado)
Gangreen 3. Het teken van de hond (1975, romano)
Kongo en daarna (1975, rakontoj)
Dood in Bourgondië (1976, romano)
De heilige kruisvaart (1976, pamfleto)
Gangreen 4. Het zevende zegel (1977, romano)
Gedachten van een linkse bourgois (1977, aforisoj faskigitaj de G. de Ley)
De zaak Jespers (1978, raportado)
Kodiak.58 (1979, romano)
De coltmoorden (1980, romano)
Laatste brief rondom liefde en dood (1980, leteroj)
Jagen (1981, romano)
Diamant (1982, romano)
Over gedichten vol liefde en verukking (1982, eseo)
Drugs (1983, romano)
De trap (1984, romano)
Anovlar (uit "rakontoj", 1973) (en "Vlaamse verhalen na 1965", 1984)
De zaak Alzheimer (1985, romano)
Marcellus (1985, leteroj)
Het Sigmaplan (1986, romano)
Romeinse suite (1987, romano)
Gesprekken (1987, intervjuoj)
Zand (1988, romano)
Schieten (1988, romano)
Het huis genaamd "Les Hêtres" (1989, rakontoj)
Sanpaku (1989, romano)
Double-face (1990, romano)
Z 17 (1991, romano)
Het Rashomon-complex (1992, romano)
Op avontuur met jef Geeraerts (1992, romano)
Achttien rakontoj (1992)
De Cu Chi case (1993, romano)
De nachtvogels (1994, romano)
Goud (1995, romano)
De PG (1998, romano)
De ambassadeur (2000, romano)
Dossier K (2001, romano)
Geld (2004, romano)

Eksteraj ligiloj redakti