Mia Nordentoft
dana esperantisto
Mia NORDENTOFT (naskiĝis la 5-an de septembro 1998 en Arhuzo) estas dana esperantisto kaj programisto. Ri estis volontulo de TEJO de oktobro 2018 ĝis oktobro 2019.[1] Ri verkis la danlingvan lernlibron Moderne esperanto for begyndere.
Mia Nordentoft | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de septembro 1998 (25-jaraĝa) en Arhuzo |
Lingvoj | dana • angla • Esperanto |
Loĝloko | Arhuzo • Roterdamo |
Ŝtataneco | Danio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto programisto |
TTT | |
Retejo | https://miestasmia.com/ |
Ekde aprilo 2017 ri estas la prezidanto de la Dana Esperantista Junulara Organizo. Ri nuntempe okupiĝas pri la projekto AKSO, kiu celas renovigi la retajn ilojn kaj administrajn sistemojn de UEA kaj TEJO.