Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Josuo Marso (angle Joshua Moss) estas novzelanda esperantisto kaj neprofesia esperantista aktoro kaj kantisto (vidu June kaj Kune). Li kunfondis la Aotearoan Ligon de Esperantistoj Junaj (ALEJ) en Septembro 2022. Li estas komitatano B en TEJO.