Ĉukĉa-kamĉatka lingvaro

La ĉukĉa-kamĉatka lingvaro estas la lingvofamilio de popoloj. Totala kvanto: 23 mil. La koncerna etna grupo konsistas el ĉukĉoj, korjakoj, aljutoroj kaj itelmenoj.

Aljutoroj

redakti
  • Nomo: [f] Alutores; [r] aljutorci
  • Popoleto en Rusia Federacio (ĉ. 3 mil, 1992), en sudorienta bordo de Kamĉatka duoninsulo.
  • Lingvo: aljutora.
  • Nomoj: [f] Tchouktches; [r] ĉukĉi
  • Popolo en Ĉukotka (ĉ. 12 mil) kaj Korjaka (1,5 mil) aŭtonomaj distriktoj. Entute en Rusia Federacio 15,1 mil (1992).
  • Lingvo: ĉukĉa lingvo.
  • Kredantoj: ortodoksuloj.
  • Nomo: [f] Itelmenes; [r] itelmeni
  • Popolo en Rusia Federacio, en Kamĉatka regiono; 2,4 mil (1992).
  • Lingvo: itelmena lingvo.
  • Kredantoj: ortodoksuloj.

Korjakoj

redakti
  • Nomo: [f] Koriaks; [r] korjaki
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Korjaka aŭtonoma regiono de Rusia Federacio (7 mil). Loĝas ankaŭ en najbaraj regionoj. Totala kvanto: 9 mil (1992).
  • Lingvo: korjaka lingvo.
  • Kredantoj: ortodoksuloj.