Ĉukĉa (luoravetlana) lingvo (memnomo лыгъоравэтльан йилйил) estas disvastiĝinta en rusiaj regionoj de Ĉukotko kaj Korjakio, ankaŭ en parto de Jakutio. Estas ĉirkaŭ 11 mil parolantoj. Skribsistemo estas bazita sur la cirila alfabeto (uzata ekde 1936), ĝi enhavas du specifajn signojn: Ӄӄ kaj Ӈӈ.

Ĉukĉa lingvo
lingvo • moderna lingvo
Chukotkan
Parolantoj 5 100
Skribo cirila alfabeto
Lingva statuso 4 severe endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 ckt
  Glottolog chuk1273
Angla nomo Chukchi
Franca nomo tchouktche
vdr

Malgraŭ negranda kvanto de parolantoj, la ĉukĉa estas uzata en eduka sistemo. En ĝi regule aperas radi-elsendoj. La ĉukĉa restas la ĉefa lingvo de ĉiutagaj interparoloj inter ĉukĉoj.

En la ĉukĉa aperas origina kaj tradukita literaturo, sed fiksita tut-ĉukĉa skriba formo ankoraŭ ne estas firme establita. La ĉukĉa ankaŭ estas uzata en loka radio.

Jen la moderna ĉukĉa alfabeto:

А а Б б В в Г г Д д Е е Ё ё Ж ж
З з И и Й й К к Ӄ ӄ Л л Ԓ ԓ М м
Н н Ӈ ӈ О о П п Р р С с Т т У у
Ф ф Х х Ц ц Ч ч Ш ш Щ щ Ъ ъ Ы ы
Ь ь Э э Ю ю Я я ʼ

La ĉukĉa en edukado redakti

La ĉukĉa lingvo estas uzata por instrui en baza lernejo. Post kelkaj unuaj studjaroj ĝin anstataŭas la rusa, la ĉukĉa estas studata tiam kiel unu el studobjektoj.

Specifaĵoj redakti

La ĉukĉa estas i. a. elstara pro (nun niveliĝanta) diferenco inter vira kaj virina prononco.