Tradukita literaturo

Literatura traduko transigas al alia lingvo beletraĵojn, eseojn, kritikojn, ofte ankaŭ filozofiajn kaj religiajn tekstojn. Literatura teksto distingiĝas per originala aŭtora stilo kaj forta estetika kvalito, kiu klopodas efiki je fantazio kaj emocioj. La tradukisto devas peri ne nur ideojn kaj priskribojn, sed ankaŭ la menciitajn originalecon kaj estetikon.

Traduko de literaturo (romanoj, noveloj, teatro, poezio, ktp.) estas ofte konsiderata kiel literatura celo kaj verko en si mem.

Ekde la komenco de la socia kaj kultura vivo de Esperanto jam oni ektradukis gravajn kaj konatajn verkojn de la universala literaturo, precize por pruvi, ke Esperanto taŭgas por anstataŭgi ĉiun ajn lingvon.

  • Tradukistoj al Esperanto
Kabe - Gerrit Berveling - Antoni Grabowski - William R. Harmon - Rudolf Hromada - Sonja Lang - Theodor Kilian - Jiří Kořínek - Miloš Lukáš - Tomáš Pumpr - Georgo Saville - Josef Vondroušek - L. L. Zamenhof - Fernando de Diego
  • Aliaj tradukistoj
Claude Piron (por la Unuiĝintaj Nacioj)