Mazatekaj lingvoj

(Alidirektita el Mazateka lingvo)

La Mazatekaj lingvoj nomas plurajn parencajn lingvojn parolatajn de ĉ. 200 000 homoj en la Mazateka montaro de suda Meksiko, plejparte en la ŝtato Oaĥako, sed ankaŭ en apudaj partoj de la ŝtatoj Puebla kaj Veracruz. Oni ofte nomas ilin "la mazateka lingvo", sed pro tio ke pluraj el la dialektoj ne estas interkompreneblaj, estas pli sencohave priskribi ilin kiel grupon de lingvoj. Laŭ la meksika "Leĝo de Lingvaj Rajtoj", ili estas rekonitaj kiel "naciaj lingvoj" kune kun la multaj aliaj indiĝenaj lingvoj de la lando. Ili apartenas al la Popoloka subgrupo de la orienta branĉo de la Otomi-mangea lingvaro. Kiel ĉiuj lingvoj de tiu lingvaro, la mazatekaj lingvoj estas tonaj, tiom ke iliaj parolantoj ofte povas komuniki tutajn frazojn per simpla fajfado.

Fonto redakti

Bazita sur la angla Vikipedio (en:Mazatecan languages).