Lingala lingvo
Lingala lingvo (Lingála aŭ Ngála, liNgála) estas Afrika interkomunik- kaj komerclingvo parolata en Kongo Brazavila, Kongo Kinŝasa kaj Centr-Afrika Respubliko. Ĝi ankaŭ etendas sin suden ĝis Angolo. Ĝia ISO-kodo estas ln
. Ekzistas Vikipedio en la lingala lingvo.
lingala | ||
Lingála | ||
Disvastiĝo de Lingála (helverde) kaj gepatrlingva regiono (malhelverde) | ||
natura lingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
bangi-ntomba-lingvaro | ||
Parolata en | Demokratia Respubliko Kongo Respubliko Kongo Centr-Afrika Respubliko | |
Parolantoj | 20 000 000 | |
Denaskaj parolantoj | 2 milionoj | |
Skribo | Latina skribo | |
Lingvistika klasifiko | ||
Niĝerkonga
| ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Kongo Brazavila (vehikla)[1] kaj Kongo Kinŝasa (nacia)[1] | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | ln | |
ISO 639-2 | lin | |
ISO 639-3 | lin | |
SIL | LIN | |
Glottolog | ling1263 | |
Angla nomo | Lingala | |
Franca nomo | lingala | |
Vikipedio | ||
Deveno
redaktiLa lingala estas bantua lingvo, parolata en Orienta kaj Centra Afriko. Ĝi devenis laŭlonge de la Kongo el la provinco Équateur, kiu en 2015 estis disigita al kvin novaj provincoj, Norda Ubango, Mongalo, Suda Ubango, Ekvatoro kaj Ĉuapo. Unue la lingala (origine nomita lobangi) estis lingvo de la bangalaoj. Centre de la regiono, kiu loĝata de tiuj, inter Kinŝasa kaj Kisangani konstruiĝis la haveno Makanza kiel unu el la unuaj komercstacioj de Kongo. Lobangi fariĝis miksite kun aliaj bantuaj lingvoj en la 19-a jarcento superregiona interkomunik- kaj komerclingvo.
El la franca kaj la svahila estas prunteprenitaj kelkaj proklizaĵoj aŭ apogvortetoj). La lingala estas unu el sep bantuaj lingvoj grupigitaj en la Lusengo- aŭ Losengo-grupo kaj estas simila al la bangala (aŭ ngala, d:Q34989, fakte variaĵo de la lingala) kaj banga (aŭ bobanga, d:Q34936) lingvoj. Kune kun ankoraŭ 20 aliaj bantuaj lingvoj ili formas la Bangi-Ntomba-lingvaron.
Disvastiĝo
redaktiEn la Demokratia Respubliko Kongo (Kongo Kinŝasa) la lingala ne estas instrua lingvo en la lernejoj[mankas fonto] spite al ĝia granda disvastigo. Sed private efektiviĝas sukcesegaj alfabetigkursoj de lokaj popolkomitatoj je la helpo de UNESKO en la internlando. Estas vortaroj ekzemple en la hispana, franca aŭ angla. Ekde 1970 la Biblio estas tradukita en lingalan, sed estas malsamaj eldonoj de la nova testamento kaj la psalmoj.
Notoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 Kongo Brazavila: "Les langues nationales véhiculaires sont le lingala et le kituba."
Kongo Kinŝasa: "Ses langues nationales sont le kikongo, le lingala, le swahili et le tshiluba."
laŭ Constitutions du monde Dispositions linguistiques des États souverains (jen ankaŭ arkive)
Eksteraj ligiloj
redakti- esperante Informoj pri la Lingala lingvo en la vikio de UEA
- Pri Lingala lingvo en Ethnologue (angle)
- Ekzemploteskto en language-museum kun angla traduko
- Ekzemploteskto en Promotora Española de Lingüística (hispane)
- Lingva mapo de Kongo (angle)
- Lingva Mapo de Kongo (angle, hispane, france)
- Lingva Mapo de Norda Zairio (hispane)
- Serĉrezultoj de Rosetta Project
- Les minorités linguistiques/ Les minorités plurinationales morcelées Arkivigite je 2010-05-23 per la retarkivo Wayback Machine en Les Langues du Monde de Jacques Leclerc (france)