La deveno de lingvo de homoj estas vaste diskutita temo. Malgraŭ tio, estas neniu interkonsento pri la origina deveno aŭ aĝo. La empiriaj indicoj estas limigitaj, kaj multaj sciencistoj daŭre rigardas la tutan temon kiel netaŭgan por serioza studado. En 1866, la Societo pri Lingvistiko de Parizo eĉ malpermesis debatojn pri la temo, kaj tiu malpermeso restis influa en granda parto de la Okcidento ĝis malfrue en la 20a jarcento.[1] Nuntempe ekzistas pluraj hipotezoj pri kiel, kial, kiam, kaj kie lingvo supozeble ekaperis.[2] Ŝajne estas malpli da interkonsento pri la afero nun ol estis antaŭ cent jaroj, kiam la teorio de Charles Darwin pri evoluismo kaj natura selektado provokis hastajn spekulojn pri la temo.[3] Pro tio komence de la 1990-aj jaroj, tamen, kreskanta nombro de profesiaj lingvistoj, arkeologoj, psikologoj, antropologoj, kaj aliaj provis trakti per novaj metodoj tion, kion oni foje konsideras "la plej malfacila problemo en scienco".[4]

Laŭ Genezo, la granda vario de homaj lingvoj estiĝis en la Babela turo kun la konfuzo de lingvoj. (Bildo de la "Klera Biblio" de Gustave Doré)

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Stam, J. H. 1976. Inquiries into the origins of language. New York: Harper and Row, p. 255. angle
  2. Tallerman, Maggie. (2011) The Oxford Handbook of Language Evolution. Oxford: Oxford University Press. ISBN 0-19-954111-6, 9780199541119. angle
  3. Müller, F. M. 1996 [1861]. The theoretical stage, and the origin of language. Lecture 9 from Lectures on the Science of Language. Reprinted in R. Harris (ed.), The Origin of Language. Bristol: Thoemmes Press, pp. 7-41. angle
  4. Christiansen, M. H. and S. Kirby, 2003. Language evolution: the hardest problem in science? In M. H. Christiansen and S. Kirby (eds), Language Evolution. Oxford: Oxford University Press, pp. 1- 15. angle