Majsuro
Majsuro (kanare ಮೈಸೂರು) estas milionurbo kaj universitata urbo en Barato, en subŝtato Karnatako.
Majsuro | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Poŝtkodo | 570001 [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 281 768 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 9 710 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 12° 19′ N, 76° 39′ O (mapo)12.30861111111176.653055555556Koordinatoj: 12° 19′ N, 76° 39′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 763 m [+] | ||
Areo | 132 km² (13 200 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
- 12° 18′ 13″ N 76° 38′ 46″ O / 12.30361 °N, 76.64611 °O (mapo)
- Areo: 128 km²
- Supermara alteco: 763 m
- Loĝantaro: iomete pli ol 1.000.000 (laŭ takso en 2011)
- Horzono: UTC +5:30
- Telefonkodo: +91 821
- Aŭtokodo: KA-09, KA-55
- Poŝtkodo: 5700xx
GeografioRedakti
Majsuro situas en suda parto de la lando sur malebenaĵo. Bengaluro troviĝas je 146 km-oj.
HistorioRedakti
Laŭ la hindua mitologio en la nuna Majsuro demono Mahishasura vivis. En 1524 fortikaĵo konstruiĝis. En la 18-a jarcento ofte estis bataloj inter britoj kaj lokaj regnestroj. En 1897 la pesto mortigis preskaŭ la duonon de la loĝantaro. Ĝis 1947 la urbo estis ĉefurbo de loka regno.
KlimatoRedakti
En Majsuro la estas 3 sezonoj: somero inter marto-junio, musono inter julio-novembro kaj vintro. Jare pluvas po 800 mm (en ĉiuj monatoj pluvas). temperaturo varias tage inter 27-30 °C, nokte 16-22 °C.
TrafikoRedakti
La kontaktoj voje, trajne kaj aere estas bonaj.
EkonomioRedakti
En la 21-a jarcento la informa teknologio estras en Majsuro, kiun la turisma industrio akompanas. Pli frue oni prilaboris teksaĵojn.
EdukadoRedakti
La Universitato Majsuro estis fondita en 1916. Troviĝas du aliaj registaraj universitatoj kaj unu privata universitato en Majsuro. Ankaŭ troviĝas en la urbo pluraj esplorinstitutoj inkluzive la Centran Instituton de Barataj Lingvoj (CIIL).
VidindaĵojRedakti
- multe da palacoj
- temploj kaj preĝejoj
- bestoĝardeno de 1892
- lagoj
- muzeoj
- proksima Nacia Parko Bandipur