Kolar
Kolar, kanare ಕೋಲಾರ estas urbego en distrikto Kolar (kie Kolar estas distrikta sidejo), en subŝtato Karnatako, en suda Barato. La urbego estas konata pro sia laktoproduktado kaj la orminejoj.
Kolar | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Poŝtkodo | 563101 [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 13° 8′ N, 78° 8′ O (mapo)13.13333333333378.133333333333Koordinatoj: 13° 8′ N, 78° 8′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 821 m [+] | ||
Areo | 46,56 km² (4 656 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
GeografioRedakti
Kolar situas en altebenaĵo en averaĝa alteco 849 metrojn de la marnivelo. Robertsonpet troviĝas 24, Hosur 56, subŝtata ĉefurbo Bengaluro 63, Ĉittur 106, Mumbajo 862, Kolkato 1507, tutlanda ĉefurbo Delhio 1727 kilometrojn (aere) [1].
DemografioRedakti
En 2011 populacio de Kolar estis 138 462. La legopovo estis 84%.
HistorioRedakti
Inter 350-550 post Kristo la nuna loko de Kolar estis jam ĉefurbo de regno. En la 11-a jarcento la urbo estis konkerita de la Ĉola dinastio, baldaŭ regis pluraj reĝoj, sultanoj, fine la britoj inter 1768-1947. Ekde la malfrua 19-a jarcento la minado de oroj disetendiĝis en la areo.
EkonomioRedakti
Ekde la malfrua 19-a jarcento ĝis 2001 okazis la orminado, poste la laktoproduktado graviĝis.
ReligioRedakti
Laŭ la barata censo en 2001 la hinduismo estas la plimulta religio en Kolar kun 51%. Estas ankaŭ islamanoj (46%) kaj kristanoj (2%).
LingvojRedakti
Laŭ la censo en 2001 la ĉeflingvo estas en Kolar kiel oficiala lingvo la kanara lingvo.
EdukoRedakti
Kolar estas signifa universitata urbo, krome estas medicina kaj agrikultura kolegio.
KlimatoRedakti
En Kolar jare pluvas averaĝe 879 mm. Inter aŭgusto-oktobro pli ofte pluvas, en januaro kaj februaro apenaŭ pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 18-30 °C.
TrafikoRedakti
Kolar havas trairan fervojan linion kaj plurajn vojojn ĉiudirekte. Enurbe aŭtobusoj, taksioj kaj motorrikiŝoj liveras la pasaĝerojn.
VidindaĵojRedakti
FontojRedakti
- WikiTrans