Davangere, laŭ kanare ದಾವಣಗೆರೆ estas urbego, sidejo de la samnoma distrikto Davangere en subŝtato Karnatako en sudokcidenta Barato.

Davangere
city of India
Administrado
Poŝtkodo 577002
Demografio
Geografio
Geografia situo 14° 28′ N, 75° 55′ O (mapo)14.46666666666775.916666666667Koordinatoj: 14° 28′ N, 75° 55′ O (mapo) [+]
Alto 604 m [+]
Areo 77 km² (7 700 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Davangere (Karnatako)
Davangere (Karnatako)
DEC
Davangere
Davangere
Situo de Davangere
Davangere (Barato)
Davangere (Barato)
DEC
Davangere
Davangere
Situo de Davangere

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Davangere [+]
vdr
Teknologia instituto

Geografio redakti

Davangere situas sur altebenaĵo en centro de la subŝtato en alteco 603 metrojn de la marnivelo. Hubli-Dharwad troviĝas 130, subŝtata ĉefurbo Bengaluro 243,Mumbajo 601, tutlanda ĉefurbo Delhio 1582, Kolkato 1591 kilometrojn (aere) [1].

Demografio redakti

En 2011 populacio de Davangere estis 435 125 (preskaŭ metropolo). La legopovo estas 85%.

Historio redakti

Davangere estis sensignifa vilaĝo ĝis reganto de Majsuro levis la lokon administrejo en la 18-a jarcento. Tio allogis komercistojn kaj Davangere iĝis grava komerca centro kun rapida kresko. En la 19-a jarcento la britoj establis la kotonindustrion, kiu daŭre estas la plej grava industrio ankaŭ hodiaŭ. La urbeto ricevis statuson de municipo jam en 1870, denove en 1951, fine rajto pri urba korporacio en 2007. La distrikto estis kreita en 1997, nature la sidejo iĝis Davangere. La urbego travivis religiajn tumultojn en la 1990-aj jaroj.

Ekonomio redakti

Davangere estas kotonnabo konata antaŭe kiel la Manĉestro de Karnatako. En la ĉirkaŭaĵo la agrikulturo produktas helpe de irigacioj.

Trafiko redakti

La plej proksima enlanda flughaveno funkcias en Hubli, la internacia en Mangaloro. La ĉieaj aŭtorikiŝoj liveras la pasaĝerojn ene de la urbego. Ankaŭ ŝtataj kaj privataj aŭtobusoj trafikas. Al la urbego kuras vojoj el ĉiuj direktoj. La fervoja stacidomo estis konstruita dum la brita periodo kaj estis renovigita lastatempe. Ĝi estas sufiĉe oportune situanta en la urbocentro.

 
Statuo

Eduko kaj lingvoj redakti

En Davangere signifa teknologia instituto funkcias.

La ĉefaj lingvoj en 2011 estis kanara lingvo (kiel oficiala lingvo) (66%), la urduo estas minoritata lingvo.

Religio redakti

73 procentoj de la populacio estas hinduoj, 25 procentoj estas islamanoj.

Klimato redakti

En Davangere jare pluvas averaĝe nur po 644 mm.

 
Botanika ĝardeno

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans