Arsikere
Arsikere, laŭ kanare ಅರಸೀಕೆರೆ estas urbo en distrikto de Hassan (Barato), en subŝtato Karnatako, en sudokcidenta Barato. La urbego ricevis sian nomon de reĝino, kiu konstruis lagon, tial la signifo estas "lageto de reĝino".
Arsikere | |||
---|---|---|---|
setlejo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 573103 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 13° 19′ N, 76° 16′ O (mapo)13.3176.26Koordinatoj: 13° 19′ N, 76° 16′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 806 m [+] | ||
Areo | 8 km² ( 800 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Arsikere [+] | |||
Demografio redakti
En 2011 populacio de Arsikere estis 53 216, sed laŭ alia fonto pli, ol cent mil.
Geografio redakti
Arsikere situas en Dekkana Altebenaĵo en alteco 812 metrojn super la marnivelo. Sidejo Hassan troviĝas 40, Ĉikkamagaluru 52, Tumakuru 92, Mandya 112, Majsuro 120, subŝtata ĉefurbo Bengaluro 148, Mangaloro 161, Mumbajo 728, Kolkato 1642, tutlanda ĉefurbo Delhio 1706 kilometrojn (aere) [1].
Historio redakti
Historia nomo de la urbo estis "Ballalapura" kaj dum la mezepoko estis grava urbo apartenanta al pluraj imperioj. Fine la britoj regis ĝis la sendependiĝo en 1947.
Ekonomio redakti
Ĉirkaŭaĵo de Arsikere estas agrikultura. Oni kultivas precipe tritikojn, miliojn, kokosojn, legomojn kaj maizojn. La ŝafbredado ankaŭ estas signifa. En la urbo mem metiistoj kaj komercistoj laboras.
Eduko redakti
En Arsikere la plej altnivela instruado okazas en altlernejoj.
Lingvoj redakti
La oficiala lingvo estas la kanara lingvo.
Religioj redakti
Ĉirkaŭ 72% de la populacio estas hinduoj, 24% islamanoj, kristanoj 2%, ĝajnistoj 1 %.
Klimato redakti
Arsikere situas en savanoklimato (Aw) laŭ klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas averaĝe po 765 mm. De junio ĝis oktobro ofte pluvas (musonmonatoj).
Trafiko redakti
Al Arsikere kuras 4 fervojaj linioj kaj 7 ĉefvojoj.
Vidindaĵoj redakti
- pluraj preĝejoj
- festivaloj
- monta arbustarbaro proksime kun ursoj kaj leopardoj
- fortikaĵo dek unu kilometroj norde de Arsikere
Fontoj redakti
- WikiTrans