Bagalkot

urbo en Barato

Bagalkot,Bagalakote, laŭ kanara lingvo ಬಾಗಲಕೋಟೆ estas urbego, ankaŭ distrikta ĉefurbo de la samnoma distrikto Bagalakote en subŝtato Karnatako, en suda Barato.

Bagalkot
urbo
Administrado
Poŝtkodo 587101
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 16° 11′ N, 75° 42′ O (mapo)16.18333333333375.7Koordinatoj: 16° 11′ N, 75° 42′ O (mapo) [+]
Alto 770 m [+]
Areo 49,06 km² (4 906 ha) [+]
Horzono UTC + 05:30
Bagalkot (Karnatako)
Bagalkot (Karnatako)
DEC
Bagalkot
Bagalkot
Situo de Bagalkot
Bagalkot (Barato)
Bagalkot (Barato)
DEC
Bagalkot
Bagalkot
Situo de Bagalkot

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bagalkot [+]
vdr
Voja pordego en Bagalkot

Geografio redakti

Bagalkot situas en alteco 532 metrojn super la marnivelo en Dekkana Altebenaĵo laŭ rivero. Vijayapura troviĝas 72, Hubli 109, Hosapete 125, Belagavi 132, Sangli 143, Solapur 166, Kolhapur 168, Rajĉur 176, Gulbarga 177, Davangere 193, subŝtata ĉefurbo Bengaluro 409, Mumbajo 435, tutlanda ĉefurbo Delhio 1394, Kolkato 1506 kilometrojn (aere) [1].

 
Iama fortikaĵo

Demografio redakti

En 2011 populacio estis 111 993. La legopovo estas 85.4%. Bagalkot atingis la internacian klasifikon urbego (pli granda, ol cent mil) en la 2000-aj jaroj.

Historio redakti

Laŭ ŝtonsurskriboj en la ĉirkaŭa regiono la origina loknomo estis Bagadige. En la aero pluraj regantaj dinastioj regis, finfine la britoj en 1818. La municipo estis establita en 1865. La areo longe apartenis al administra unuo de Vijayapura. Post la hinda sendependeco en 1956 la areo apartenis laŭ la lingvaj limoj al al Kannada (renomita Karnatako en 1973). Bagalkot estas la distrikta ĉefurbo ekde 1997. Hodiaŭ Bagalkot havas du partojn: Malnova kaj Nova Bagalkot. Granda parto de la malnova urbo estis inundita pro konstruado de artefarita lago, tial necesis konstrui novan urbon. La nova urbo havas larĝajn vojojn, parkojn kaj aliajn modernajn agrablaĵojn.

Lingvoj redakti

La oficiala lingvo de Bagalkot estas la kanara lingvo kun proporcio de 73%. La minoritataj lingvoj estas la marata lingvo kaj urduo.

Klimato redakti

Bagalkot troviĝas en duonarida klimato. Jare pluvas averaĝe ĉirkaŭ 600 mm. Inter majo-oktobro pli ofte pluvas pro la musono, inter januaro-marto praktike ne pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 20-33 gradoj.

Eduko redakti

En Bagalkot kelkaj altlernejoj funkcias.

 
Ŝtona ponto

Trafiko redakti

Al Bagalkot kuras po 3 vojoj kaj fervojaj linioj, la plej grava venas el Vijayapura. La plej proksima flughaveno funkcias en Hubli.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans