Sangli (सांगली) aŭ Sangli-Miraj-Kupvad estas metropolo en Barato, en subŝtato Maharaŝtro. Poŝtkodoj pli precize estas 416 416 (Sangli), 416 410 (Miraj), 416 425 (Kupvad).

Sangli
Metropolo
Flago
Lando Barato Barato
Ŝtato Maharaŝtro
Situo Sangli
 - alteco 544 m s. m.
 - koordinatoj 16° 52′ 00″ N 74° 34′ 00″ O / 16.86667 °N, 74.56667 °O / 16.86667; 74.56667 (mapo)
Loĝantaro 550 082 (2009)
Horzono UTC + 5:30
Poŝtkodo 416 4xx
Telefona antaŭkodo 233
Aŭtokodoj MH-10
Situo enkadre de Barato
Situo enkadre de Barato
Situo enkadre de Barato
Vikimedia Komunejo: Sangli
Portalo pri Barato

Laŭ la stato de 2001 en la urbo vivis 436 639 loĝantoj sur areo de 118,18 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 695 loĝantoj/km².

Geografio redakti

Sangli etendiĝas en okcidenta kaj meza partoj de la lando laŭ rivero. Mumbajo troviĝas 372 km.

Historio redakti

Sangli kun la ĉirkaŭaĵo estis longe princlando, kiu havis iome aŭtonomion eĉ dum dominado de britoj. Nun Sangli estas konata, kiel Kurkumourbo, ĉar tie estas la plej granda foirejo por kurkumo en Azio. Iom da loĝantoj okupiĝas pri sukeroproduktado. En la ĉirkaŭaĵo oni okupiĝas ankaŭ pri vinkulturo.

Iamaj ĝemelurboj Sangli kaj Miraj kontaktiĝis, al kiu aliĝis ankaŭ Kupvad. En la proksimeco oni profitas la ventoenergion.

Klimato redakti

Sangli havas tropikan kaj duone dezertan klimaton kun 3 sezonoj. La somero daŭras de februaro ĝis junio. Poste musono sekvas ĝis oktobro. La temperaturo estas en aprilo la plej varma, foje kun 38 °C, vintre tio ne falas sub 12 °C. Jare pluvas po 648 mm. Inter decembro-februaro neniam pluvas.

Vidindaĵoj redakti

  • templo Ganeŝo, ankaŭ pilgrimloko