Vijayapura
Vijayapura, laŭ kanara lingvo ಬಿಜಾಪುರ, ĝis 2014 Biĝapur estas urbego, sidejo de la samnoma distrikto Vijayapura, ankaŭ katolika diocezo en subŝtato Karnatako en sudokcidenta Barato. La urbego estas konata pro siaj historiaj monumentoj.
Vijayapura | |||
---|---|---|---|
setlejo • urbo • urbego | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 586101 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 327 427 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 3 316 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 16° 49′ N, 75° 43′ O (mapo)16.8244275.71537Koordinatoj: 16° 49′ N, 75° 43′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 770 m [+] | ||
Areo | 98,73 km² (9 873 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bijapur [+] | |||
Geografio redakti
Vijayapura situas sur altebenaĵo en alteco 770 metrojn de la marnivelo. Solapur troviĝas 95, Sangli 123, Gulbarga 132, Kolhapur 160, Belagavi 168, Hubli-Dharwad 175, Mumbajo 388, subŝtata ĉefurbo Bengaluro 473, tutlanda ĉefurbo Delhio 1322, Kolkato 1469 kilometrojn (aere) [1].
Demografio redakti
En 2011 populacio de Vijayapura estis 327 427. La legopovo estas 83%.
Historio redakti
Vijayapura estis establita en la 10-a aŭ 11-a jarcentoj. La islama konkero okazis en 1312. En 1347 la areo estis konkerita fare de sultanlando. Post disigo de la sultanlando de 1490 ĝis 1686 tiu loko estis ĉefurbo de la loka sultanlando Biĝapur. La Mogola Imperio regis inter 1686-1723, iom poste la britoj (1818-1947). La oficiala nomo Karnatako venis en 1956.
Religio kaj lingvoj redakti
62 procentoj de la populacio estas hinduoj, 36 procentoj islamanoj, 1% ĝajnistoj, nur 0.3 kristanoj.
La ĉefa lingvo en 2011 estis la kanara lingvo (kiel oficiala lingvo).
Eduko redakti
En Vijayapura la unua virina universitato de Karnatako funkcias ekde 2003, krome ekzistas aliaj kampusoj aŭ filioj de aliaj universitatoj.
Klimato redakti
Vijayapura troviĝas en duonarida klimato. Jare pluvas averaĝe po 647 mm. Inter junio-oktobro pli ofte pluvas, inter januaro-marto praktike ne pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 20-33 gradoj.
Trafiko redakti
La plej proksima enlanda flughaveno funkcias en Gulbarga, pli moderna estos preta en 2022. Al la urbego kuras vojoj el ĉiuj direktoj. La fervoja stacidomo donas trafikon rekte al Gulbarga kaj Belagavi.
Vidindaĵoj redakti
Fontoj redakti
- WikiTrans
-
Stacidomo
-
Moskeo
-
Kolegio
-
Maŭzoleo kaj moskeo