Gangavati
Gangavati, laŭ kanare ಗಂಗಾವತಿ estas urbego, ankaŭ distrikta ĉefurbo en subŝtato Karnatako en suda Barato.
Gangavati | |||
---|---|---|---|
setlejo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 583227 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 15° 26′ N, 76° 32′ O (mapo)15.4376.53Koordinatoj: 15° 26′ N, 76° 32′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 405 m [+] | ||
Areo | 16,53 km² (1 653 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Geografio redakti
Gangavati situas en alteco 413 metrojn super la marnivelo. Hosapete troviĝas 24, Ballari 52, Rajĉur 122, Davangere 127, Hubli-Dharwad 150, subŝtata ĉefurbo Bengaluro 294, Mumbajo 558, tutlanda ĉefurbo Delhio 1470, Kolkato 1474 kilometrojn (aere) [1].
Demografio redakti
En 2011 populacio de Gangavati estis 105 529. La legopovo estas 57%.
Historio redakti
Gangavati havas longan historion kun malnovaj temploj. Depost la sendependiĝo (1947) la loko apartenis al Hajderabado. La distrikto formiĝis el parto de Rajĉur.
Ekonomio redakti
Gangavati estas unu el la ĉefa komerca nabo en Karnatako. En la ĉirkaŭaĵo oni kultivas rizojn, en la urbego multe da rizmuelejoj funkcias. Rizoj estas senditaj al la tuta lando. Oni fondis tie la unuan teknologian parkon pri rizo en Azio. Iam granda sukerfabriko funkciis ĉi tie.
Lingvoj redakti
La oficiala lingvo estas la kanara lingvo.
Klimato redakti
En Gangavati jare pluvas averaĝe ĉirkaŭ 500 mm. Inter aŭgusto-oktobro pli ofte pluvas, inter decembro kaj marto apenaŭ pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 20-34 °C.
Eduko redakti
En Gangavati kelkaj altlernejoj funkcias.
Trafiko redakti
Al Gangavati kuras 5 vojoj el ĉiuj direktoj. Fervoja linio finiĝas en la urbego. La plej proksima flughaveno funkcias en Ballari.
Vidindaĵoj redakti
- pluraj temploj, ankaŭ mezepokaj
- moskeoj
- festivalo Moharam
Fontoj redakti
- WikiTrans