Ballari
Ballari, kanare ಬಳ್ಳಾರಿ estas urbego, sidejo de la samnoma distrikto Ballari en subŝtato Karnatako en suda Barato.

Ballari | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbo ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 583101 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 15° 9′ N, 76° 56′ O (mapo)15.1576.933333333333Koordinatoj: 15° 9′ N, 76° 56′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 485 m [+] | ||
Areo | 89,95 km² (8 995 ha) [+] | ||
Horzono | UTC + 05:30 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Geografio
redaktiBallari situas sur Dekkana Altebenaĵo precipe sur montetoj en alteco 495 metrojn de la marnivelo. Hosapete troviĝas 59, Rajĉur 126, Davangere 132, Kurnul 141, Hubli-Dharwad (meze) 200, subŝtata ĉefurbo Bengaluro 251, Belagavi 271, Bidar 314, Mumbajo 609, Kolkato 1459, tutlanda ĉefurbo Delhio 1500 kilometrojn (aere) [1].
Demografio
redaktiEn 2011 populacio de Ballari estis 410 445.
Historio
redaktiFortikaĵo de Ballari estis konstruita dum la mezepoko. Ekde 1565 ĝi apartenis al sultanlando, ekde 1678 al reĝlando, ekde 1800 la britoj dominis. Ili instalis garnizonon. En 1840 la tiama Bellary iĝis la distrikta sidejo. Ekde 1956 tiu areo apartenis al subŝtato de Majsuro (renomita Karnatako en 1973 laŭ la lingvaj limoj de kanara). En 2014 la angla nomo Bellary estis renomita al la nuna formo Ballari.
Ekonomio
redaktiĈirkaŭ Ballari jam historie oni kultivis kotonojn, la urbo havis floran kotonan industrion. La plej frua vapora koton-spinfabriko estis establita en 1894. La urbego daŭre prosperas en tiu sektoro. La vestindustrio precipe estis grava dum la 1-a mondmilito, ĉar oni kudris uniformojn por la soldatoj.
Lingvoj
redaktiLaŭ la censo en 2001 la ĉeflingvo estas parolita en Ballari kiel oficiala lingvo kaj gepatra lingvo estis la kanara kun nur relativa plimulto de 39 procentoj. Ekzistas ankaŭ signifaj minoritataj lingvoj: la telugua (28%), la urdua (25%), parolita fare de la plej multaj islamanoj, la hinda (3%), la tamila (2%).
Religio
redaktiLaŭ la barata censo en 2001 la hinduismo estas la plimulta religio en Ballari kun 70%. Islamo estas dua plej populara religio kun 27%, kristanismo 1%.
Trafiko
redaktiBallari havas trairan fervojan linion kun stacidomo. La urbego estas atingebla voje per 10 vojoj el ĉiuj direktoj (vidu la mapon!). Flughaveno funkcias loke.
Klimato
redaktiEn Ballari jare pluvas averaĝe po 500 mm. Inter aŭgusto-oktobro pli ofte pluvas, inter decembro kaj marto apenaŭ pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 20-34 °C.
Vidindaĵoj
redakti- fortikaĵo
- pluraj preĝejoj
- monumento
Fontoj
redakti- WikiTrans