Kurnul

urbo de Andra-Pradeŝo en Barato

Kurnul, laŭ telugua lingvo కర్నూలు Pri tiu ĉi sono aŭdu estas urbego, ankaŭ distrikta ĉefurbo de la samnoma distrikto Kurnul en subŝtato Andra-Pradeŝo, en suda Barato.

Kurnul
urbo en Barato • urbego
Administrado
Ŝtato  Barato
Subŝtato Andra-Pradeŝo
Poŝtkodo 518000–518999
Demografio
Loĝantaro 457 633  (2011) [+]
Loĝdenso 4 685 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 15° 49′ N, 78° 2′ O (mapo)15.82222222222278.035Koordinatoj: 15° 49′ N, 78° 2′ O (mapo) [+]
Alto 274 m [+]
Areo 97,69 km² (9 769 ha) [+]
Horzono UTC + 05:30
Kurnul (Andra-Pradeŝo)
Kurnul (Andra-Pradeŝo)
DEC
Situo de Kurnul
Kurnul (Barato)
Kurnul (Barato)
DEC
Situo de Kurnul

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kurnool [+]
vdr
Vojnodo en Kurnul

Geografio

redakti

Kurnul situas en alteco 273 metrojn super la marnivelo laŭ suda bordo de rivero. Rajĉur troviĝas 85, Nellore 260, Guntur 264, Vijayawada 290, subŝtata ĉefurbo Visakhapatnam 597, Mumbajo 654, Kolkato 1318, tutlanda ĉefurbo Delhio 1426 kilometrojn (aere) [1].

 
Parto de la fortikaĵo

Demografio

redakti

Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 457 633 loĝantoj sur areo de 97,69 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 685 loĝantoj/km² (kun la aglomaraĵo en 2011 estis 484 327). La legopovo estas 77.37%.

Historio

redakti

La areo estis loĝita dum miloj da jaroj. En la 11-a jarcento signifa trapasejo formiĝis en la suda riverbordo. Ekde tiam pluraj dinastioj regis la areon, aparte menciinda la Majsura reĝlando. Dum la 16-a jarcento fortikaĵo estis konstruita. Inter 1686-1839 la mogoloj regis, poste la britoj ĝis 1947. Kurnul estis ĉefurbo de la iama subŝtato Andra inter 1953 kaj 1956.

Ekonomio

redakti

Kurnul havas mineralojn: ferercojn, dolomitojn, kalkŝtonojn, okrojn, kvarcojn kaj silikojn. La agrikulturo profitas la irigacion.

En Kurnul du kolegioj funkcias.

Lingvoj

redakti

La oficiala lingvo de Kurnul estas la telugua lingvo.

Religioj

redakti

La ĉefa religio de Kurnul estas la hinduismo kun 67.19%, islamo (29.21%), kristanismo (2.49%). Kurnul estas katolika diocezo.

Klimato

redakti

Kurnul troviĝas en savana klimato (BSh). Jare pluvas averaĝe po 737 mm. Inter junio-oktobro pli ofte pluvas, inter decembro-februaro apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 22-35 gradoj.

 
Stacidomo

Trafiko

redakti

Al Kurnul kuras 6 vojoj kaj fervoja linio trairas el nordo al sudo. La urbego havas flughavenon, ankaŭ fervojan kaj vojan pontojn.

Vidindaĵoj

redakti

Fontoj

redakti
  • WikiTrans