Nellore
Nellore estas metropolo, ankaŭ administra centro de distrikto en subŝtato Andra-Pradeŝo en suda-orienta Barato.
Nellore | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 547 621 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 3 675 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 14° 26′ N, 79° 58′ O (mapo)14.43333333333379.966666666667Koordinatoj: 14° 26′ N, 79° 58′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 18 m [+] | ||
Areo | 149,02 km² (14 902 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
GeografioRedakti
Nellore etendiĝas sur la marborda ebenaĵo laŭ dekstra bordo de rivero sur averaĝa alteco de 18 m tre proksime al Bengala Golfo. Tiu golfo troviĝas 24, Kadapa (urbo) 121, Ĉenajo 150, Kurnul 260, subŝtata ĉefurbo Amaravatio 319, Bellari 336, Mumbajo 914, Kolkato 1269, ĉefurbo Delhio 1607 kilometrojn (aere) [1].
DemografioRedakti
En 2011 Nellore havis 558,548 da loĝantoj [2].
HistorioRedakti
Nellore estis praa urbo sub multe da dinastioj (ekzemple Aŝoko, Ĉola dinastio). Ekde la 18-a jarcento la britoj regis. Nellore havis gravan rolon en apero de la telugua lingvo kaj formado de Andra-Pradeŝo.
EkonomioRedakti
Inter la urbokerno kaj la golfo etendiĝas fekunda tero kun signifa agrikulturo. La urbo mem havas industrian zonon. Kelkaj produktoj: ŝuoj, baterioj.
TrafikoRedakti
En Nellore mem oni uzas ofte aŭtajn rikiŝojn, por pli longaj distancoj aŭtobusojn. La metropolo havas trairan vojon kaj fervojon irantaj laŭ la marbordo, krome estas vojoj al la marbordo, respektive al interno de la lando. Grava ponto tra la rivero estas apartenaĵo de la urbo.
ReligioRedakti
La loĝantoj estas hinduoj (79%), islamanoj (19%), kristanoj 1,5% kaj aliaj.
KlimatoRedakti
Nellore havas tropikan maran klimaton kun musono kaj varmaj, humidaj someroj kaj mildaj vintroj. La averaĝa pluvo jare estas 1069 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen tre ofte inter julio-decembro. La temperaturo varias inter 25-34 °C.
VidindaĵojRedakti
FontojRedakti
- WikiTrans