Amaravatio

urbo en Barato

Amaravatio estas planita urbego, ankaŭ administra centro de subŝtato Andra-Pradeŝo en suda-orienta Barato. La loknomo signifas: "la loko por eternuloj".

Amaravatio
city of India • sidejo de registaro
Administrado
Poŝtkodo 520 xxx, 521 xxx, 522 xxx
Demografio
Geografio
Geografia situo 16° 32′ N, 80° 28′ O (mapo)16.527580.4681Koordinatoj: 16° 32′ N, 80° 28′ O (mapo) [+]
Areo 217,23 km² (21 723 ha) [+]
Horzono UTC + 05:30
Amaravatio (Andra-Pradeŝo)
Amaravatio (Andra-Pradeŝo)
DEC
Amaravatio
Amaravatio
Situo de Amaravatio
Amaravatio (Barato)
Amaravatio (Barato)
DEC
Amaravatio
Amaravatio
Situo de Amaravatio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Amaravati (city) [+]
vdr
Ĉefvojo en Amaravatio

Geografio redakti

Amaravatio etendiĝas laŭ riverbordo. Bellari troviĝas 63, Kurnul 87, Kadapa (urbo) 212, Nellore 319, distrikta ĉefurbo Guntur 350, Ĉenajo 424, Mumbajo 601, Kolkato 1399, ĉefurbo Delhio 1448 kilometrojn (aere) [1].

 
Universitato en Amaravatio
 
Kortumo en Amaravatio

Demografio redakti

En 2011 Amaravatio havis 103,000 da loĝantoj.

Historio redakti

Areo de Amaravatio estis loĝata 2200 jarojn. Pro formado de nova subŝtato Andra-Pradeŝo ties ĉefurbo estis Amaravatio. La fundamenta ŝtono estis metita en 2015.

Ekonomio redakti

La konstruado okazis helpe de Singapuro.

Lingvo kaj religio redakti

La loĝantoj de Amaravati estas ĉefe teluguoj. La telugua lingvo estas la oficiala lingvo en la urbego. Religie hinduoj formas tre grandan plimulton. Ekzistas ankaŭ islamanoj, kristanoj, kaj budhanoj.

Eduko redakti

Jam okazas instruado en la ĵus konstruita universitato.

Klimato redakti

En Amaravatio la averaĝa pluvo jare estas ĉirkaŭ 500 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, plej multe inter aŭgusto-oktobro. La temperaturo varias inter 20-34 °C.

Trafiko redakti

Aŭtorikiŝoj liveras la pasaĝerojn por pli mallongaj distancoj, aŭtobusoj por longaj distancoj. Amaravatio estas konektita al la landa fervoja reto. 4 vojoj kuras al la urbego.

Fontoj redakti

  • WikiTrans