Viŝakhapatnam
Viŝakhapatnam (telugue విశాఖపట్నం) estas industria kaj universitata urbego kaj havenurbo en ŝtato Andra-Pradeŝo en federacia ŝtato Barato. La urbo disfamiĝis, kiel "La Juvelo de Oriento-Marbordo".
Viŝakhapatnam | |||
---|---|---|---|
city of India • urbego • havenurbo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 530/531 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 035 922 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 182 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 17° 44′ N, 83° 19′ O (mapo)17.73333333333383.316666666667Koordinatoj: 17° 44′ N, 83° 19′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 45 m [+] | ||
Areo | 11161 km² (1 116 100 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Visakhapatnam [+] | |||
Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 2 035 922 loĝantoj.
Bazaj informoj redakti
Situo redakti
Viŝakhapatnam situas sur ebenaĵo laŭ Bengala golfo laŭ ĉefvojo kaj fervojo, kiuj sekvas la marbordon.
Historio redakti
La unua mencio pri la urbo troviĝis en la hindaj epopeoj en la 5-a jarcento antaŭ Kristo. Ekde la 16-a jarcento eŭropanoj profitis la havenon. En 1804 britaj kaj francaj ŝipoj tie kontraŭbatalis. La moderna haveno en 1927 konstruiĝis. Precipe en la 1980-aj jaroj Visakhapatnam industriiĝis. En la haveno ankaŭ la Mararmeo trovis lokon.
Trafiko redakti
Viŝakhapatnam havas flughavenon. La haveno apartenas al la plej gravaj havenoj de Barato. La vojaj kaj fervojaj kontaktoj estas bonaj. Interne aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Klimato redakti
Viŝakhapatnam havas tropikan klimaton. En majo estas la plej varma: 32 °C, en januaro estas la plej malvarma: 23 °C. Jare pluvas po 955 mm, precipe inter julio-oktobro.
Vidindaĵoj redakti
- bestoĝardeno de 1972
- universitato
- muzeo
- biblioteko
- marborda longa strando
Vidu ankaŭ redakti