Ŝivamogga
Ŝivamogga, laŭ kanara lingvo ಶಿವಮೊಗ್ಗ estas urbego, sidejo de la samnoma distrikto Ŝivamogga en subŝtato Karnatako en sudokcidenta Barato. La loknomo estis Ŝimoga ĝis 2014.
Ŝivamogga | |||
---|---|---|---|
komunumo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 577201 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 13° 55′ N, 75° 34′ O (mapo)13.916775.5667Koordinatoj: 13° 55′ N, 75° 34′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 569 m [+] | ||
Areo | 70,01 km² (7 001 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Shimoga [+] | |||
Geografio
redaktiŜivamogga situas sur altebenaĵo laŭ rivero en centro de la subŝtato en alteco 569 metrojn de la marnivelo. Bhadravati (Karnatako) troviĝas 17, Davangere 69, Ĉikkamagaluru 72, Ĉitradurga 94, Batkal kun marbordo 111, Hubli-Dharwad 164, subŝtata ĉefurbo Bengaluro 241,Mumbajo 632, tutlanda ĉefurbo Delhio 1643, Kolkato 1656 kilometrojn (aere) [1].
Demografio
redaktiEn 2011 populacio de Ŝivamogga estis 322 650. La legopovo estas 79%.
Historio
redaktiLa loko apartenis al imperio de Aŝoko, baldaŭ al pluraj aliaj imperioj. Dum la rezista movado Mahatma Gandhi vizitis la lokon por instigi la batalon por nacia libereco.
Ekonomio
redaktiĈirkaŭaĵo de Ŝivamogga estas agrikultura. Oni kultivas plurajn nuksojn, rizojn, kokosojn. Apud la estonta flughaveno estis konstruita informteknologia parko.
Trafiko
redaktiEn Ŝivamogga du stacidomoj funkcias. La urbego estas voja nodo, kuras vojoj al ĉiuj direktoj. 2 pontoj helpas la urban trafikon. Enlanda flughaveno estas konstruata, la internacia funkcias en Mangaloro.
Eduko kaj lingvoj
redaktiEn Ŝivamogga la plej altnivela eduko okazas en la universitato, tamen je distanco de 20 km.
La ĉefaj lingvoj en 2011 estis kanara lingvo (kiel oficiala lingvo) (85%), la urduo estas minoritata lingvo.
Klimato
redaktiEn Ŝivamogga jare pluvas averaĝe po 731 mm. Inter junio-oktobro pli ofte pluvas, en januaro kaj februaro praktika ne pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 31 °C.
Vidindaĵoj
redaktiFontoj
redakti- WikiTrans
-
Katedralo
-
Templo
-
Universitato