Tokugaŭa Joŝinobu

la lasta ŝoguno de Japanio (1837–1913)

Princo Tokugaŭa Joŝinobu, literumita ankaŭ kiel Tokugawa Yoshinobu (徳川 慶喜, konata ankaŭ kiel Keiki; 28a de Oktobro, 1837 – 22a de Novembro, 1913) estis la 15a kaj lasta ŝoguno de la Tokugava ŝogunlando de Japanio. Li estis parto de movado kiu celis reformi la malnovan ŝogunlandon, sed tiu estis finfine malsukcesa. Post rezigni fine de 1867, li retiriĝis, kaj evitis publikan aperon por la cetero de sia vivo.

Tokugaŭa Joŝinobu
1867 Osaka Yoshinobu Tokugawa.jpg
Persona informo
Naskonomo 松平七郎麻呂
Aliaj nomoj 松平昭致 • 一橋慶喜
Naskiĝo 28-an de oktobro 1837 (1837-10-28)
en Koiŝikaŭa
Morto 22-an de novembro 1913 (1913-11-22) (76-jara)
en Koishikawa-ku
Mortokialo pneŭmonitomalvarmumo
Tombo Yanaka Cemetery
Lingvoj japana
Ŝtataneco Tokugava-ŝogunregistaroJapana ImperioJapanio
Alma mater Kōdōkan
Subskribo Tokugaŭa Joŝinobu
Familio
Patro Tokugawa Nariaki
Patrino Yoshiko-joō
Frat(in)oj Tokugawa Sadako • Tokugawa Akitake • Matsudaira Akikuni • Matsudaira Yoriyuki • Matsudaira Tadakazu • Ikeda Mochimasa • Ikeda Yoshinori • Kitsuregawa Tsunauji • Matsudaira Takeakira • Tsuchiya Shigenao • Matsudaira Naoyoshi • Tokugawa Yoshiatsu • Matsudaira Nobunori
Edz(in)o Ichijō Mikako • Isshiki Suga • Shinmura Nobu • Nakane Sachi • Oyoshi
Infanoj Ikeda Nakahiro • Tokugawa Tsuneko • Yoshihisa Tokugawa • Katsu Kuwashi • Tokugawa Atsushi • Hachisuka Fudeko • Tokugawa Makoto • Kyōko Tokugawa • Tetsuko Tokugawa • Eiko Tokugawa
Parencoj Tokugawa Masamaru
Tokugawa Iemochi
Tokugawa Mochinaga
Tokugawa Iesato
Okupo
Okupo fotistoŝogunopolitikisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Joŝinobu en ceremonia vesto.

Shōgun (1866–1867)Redakti

 
La franca militmisio al Japanio, invitita de Tokugaŭa Joŝinobu por la modernigo de liaj fortoj, en 1867.

Post la morto de Tokugaŭa Iemoĉi en 1866, Joŝinobu estis elektita por sukcedi lin, kaj iĝis la 15a ŝoguno.[1] Li estis la nura Tokugaŭa ŝoguno kiu pasigis sian tutan regotempon ekster Edo: li neniam estis en la kastelo Edo kiel ŝoguno.[2] Tuj post la ascendo de Joŝinobu kiel ŝoguno, gravaj ŝanĝoj estis iniciatitaj. Oni entreprenis amasan registaran reformon por iniciati reformojn kiuj estus plifortigintaj la Tokugaŭan regadon. Partikulare, oni organizis helpon el la Dua Franca Imperio, ĉefe por la konstruado de armilaro en Jokosuka sub estreco de Léonce Verny, kaj la stablado de franca milita misio por modernigi la armeojn de la bakufu (Tokugaŭa regado).[3]

La nacia terarmeo kaj ŝiparmeo, kiuj jam estis formita sub Tokugaŭan regado, estis plifortigitaj pere de la helpo de Rusio, kaj de la Misio Tracey fare de la Brita Reĝa Ŝiparmeo. Oni ankaŭ aĉetis ekipaĵon el Usono.[4] Ĝenerala impreso estas ke la Tokugava ŝogunlando plifortiĝis, sed tamen ĝi falis en malpli ol unu jaro.

Boŝin-milito (1868–69)Redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Boŝin-milito.
 
Samurajoj de la klano Ŝimazu, aliancanoj de la imperia flanko dum la milito. Foto de Felice Beato.

La milito startis el la malkontento ekzistanta inter multaj nobeloj kaj junaj samurajoj pro la favora traktado al eksterlandanoj fare de la registaro kiel konsekvenco de la aperturemo de Japanio en la antaŭa jardeko. La alianco inter klanoj de la sudo, speciale de teritorioj kiel Ĉoŝu kaj Sacuma, kaj funkciuloj de la kortego sukcesis sekurigi la kontrolon de la imperia kortego kaj influis super la juna imperiestro Meiĵi. Tokugaŭa Joŝinobu, konstatinte la malfacilon de la situacio decidis abdiki disde la povo favore de la imperiestro. Joŝinobu esperis per tio ke la klano Tokugaŭa povis konserviĝi kaj havi oportunon partopreni en estonta registaro. Tamen, militaj movoj de la imperiaj fortoj, violento fare de la partianoj en la kastelo Edo kaj imperia dekreto promociita de Sacuma kaj Ĉoŝu kiu abolis la registaron de la klano Tokugaŭa, kondukis Joŝinobu lanĉi militan kampanjon cele al la kapto de la kortego de la imperiestro en Kioto.[5]

La milita avantaĝo rapide estis de la flanko de la imperia partio, kiu estis relative modernigita. Post serio de bataloj kiuj kulminis per la kapitulaco de Edo,[6][7] Joŝinobu kapitulacis persone, kvankam kelkaj liaj sekvantoj retiriĝis en Honŝuon kaj poste al Hokaido, kie ili fondis la Respublikon Ezo. La malvenko dum la batalo de Hakodate finigis tiun lastan rezistejon, laŭ kiu la suprema regado de la imperiestro etendiĝis al la tuta lando, kompletigante la militan fazon de la Restaŭrado Meiĝi.[8]

NotojRedakti

  1. Borton, p. 63.
  2. Tokugawa, Tokugawa yonbyakunen no naishobanashi, vol. 2, p. 162.
  3. Sims, French Policy Towards the Bakufu and Meiji Japan, 1854–95, p. 236.
  4. Treat, Japan and the United States: 1853–1921, p. 89
  5. Yamakawa Kenjirō. Aizu Boshin Senshi. Tokyo: Tokyo Daigaku Shuppankai, 1933, pp. 89-90
  6. Japan Goes to War Dorothy Perkins, p. 8
  7. The making of modern Japan Marius B. Jansen, p. 342
  8. Hillsborough, Romulus (2005). Shinsengumi: The Shogun's Last Samurai Corps. Tuttle Publishing. ISBN 0804836272.

BibliografioRedakti

  • Beasley, William G. (1963). The modern history of Japan. (New York: Praeger).
  • Borton, Hugh (1955). Japan's Modern Century. (New York: The Ronald Press Company).
  • Griffis, William Elliot. (1915). The Mikado: Institution and Person. (Princeton: Princeton University Press).
  • Kobiyama Rokurō (2003). Matsudaira Katamori no shōgai. (Tokyo: Shin Jinbutsu Ōraisha).
  • Murray, David (1905). Japan. (New York: G.P. Putnam's Sons).
  • Nussbaum, Louis-Frédéric kaj Käthe Roth. (2005). Japan Encyclopedia. Cambridge: Harvard University Press. ISBN 978-0-674-01753-5; OCLC 48943301
  • Sasaki Suguru (1977). Boshin sensō. (Tokyo: Chūōkōron-shinsha).
  • Sims, Richard L. (1998). French Policy Towards the Bakufu and Meiji Japan, 1854–95. (London: Routledge).
  • Takano Kiyoshi 高野澄 (1997). Tokugawa Yoshinobu: kindai Nihon no enshutsusha 德川慶喜 : 近代日本の演出者. (Tokyo: Nihon Hōsō Shuppan Kyōkai 日本放送出版協会).
  • Tokugawa Munefusa 徳川宗英 (2004). Tokugawa Yonhyaku-nen no naisho-banashi 徳川四百年の内緒話 Vol. 1. (Tokyo: Bungei-shunju).
  • Tokugawa Munefusa 徳川宗英 (2004). Tokugawa Yonhyaku-nen no naisho-banashi 徳川四百年の内緒話 Vol. 2: Raibaru tekishō hen. (Tokyo: Bungei-shunju).
  • Tokugawa Yoshitomo 徳川慶朝 (2003). Tokugawa Yoshinobu-ke ni Yōkoso: Wagaya ni tsutawaru aisubeki "Saigo no Shogun" no Yokogao 徳川慶喜家にようこそ わが家に伝わる愛すべき「最後の将軍」の横顔. (Tokyo: Bungei-shunju). ISBN 4-16-765680-9
  • Totman, Conrad (1980). The Collapse of the Tokugawa Bakufu, 1862–1868. (Honolulu: University of Hawai'i Press)
  • Treat, Payson J. (1921). Japan and the United States: 1853–1921. (New York: Houghton Mifflin Company).
  • Waswo, Ann Modern Japanese Society 1868–1994
  • Yamakawa Kenjirō (1933). Aizu Boshin Senshi. (Tokyo: Tokyo Daigaku Shuppankai).