Edo (kastelo)

kastelo en Japanio

La kastelo de Edo (japane 江戸城 -jō) estis konstruita en 1457 de Ota Dokan en la nuntempa Chiyoda-kvartalo de Tokio, kiu tiam portis la nomon Edo, kaj situis en la provinco Musashi.

Edo
Kastelo
historia loko • hirajiro [+]

LandoJapanio
Koordinatoj35° 41′ 18″ N, 139° 45′ 16″ O (mapo)35.688322222222139.75438888889Koordinatoj: 35° 41′ 18″ N, 139° 45′ 16″ O (mapo)

Estiĝo1457

Edo (Tokio)
Edo (Tokio)
DEC
Edo
Edo

Map
Edo

Vikimedia Komunejo:  Edo Castle [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Turego de Edo-kastelo

Tokugawa Ieyasu starigis ĉi tie sian ŝogunaran reĝimon kaj la kastelo funkciis kiel loĝejo de la ŝoguno kaj registarejo de la bakufu. Dum la Meiji-restarigado ĝi iĝis la loĝejo de la imperiestro de Japanio, japane kokyo.

Kelkaj fosegoj, muregoj kaj remparoj daŭre ekzistas, kvankam dum la Edo-epoko la areo de la kastelo estis multe pli granda. Tiel la stacidomo de Tokio kaj Marunouchi troviĝis ene de la kastela murego. Ĝi enhavis ankaŭ la Kita-no-maru-parkon.

Frua historio redakti

Ĉirkaŭ la fino de la Heian-epoko kaj la komenco de la Kamakura-epoko, Edo Shigetsugu estis la unua batalanto kiu ekloĝis en la regiono. Li instaliĝis en la nuna Honmaru- kaj Ninomaru-partoj de la kastelo. La Edo-klano neniiĝis dum la 15-a jarcento pro ribelo en la Kanto-regiono kaj Ota Dokan, vasalo de la Uesugi-klano, konstruis la kastelon en 1457.

Fotogalerio redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti