La Boŝin-milito (戊辰戦争 Boshin Sensō?, "Milito de la Jaro de la Drako")​ estas la nomo donita al la enlanda milito okazinta en Japanio el 1868 ĝis 1869 inter la partianoj de la registaro de la Tokugava ŝogunlando en la povo kaj la frakcio kiu intencis la redonon de la politika povo al la imperia kortego. La milito startis el la malkontento ekzistanta inter multaj nobeloj kaj junaj samurajoj pro la favora traktado al eksterlandanoj fare de la registaro kiel konsekvenco de la aperturemo de Japanio en la antaŭa jardeko.

Kondo Isami, estro de la fortoj de la Tokugava ŝogunlando Ŝinsengumi, luktante kontraŭ soldatoj de Tosa en la batalo de Koŝu-Kacunuma.

La alianco inter klanoj de la sudo, speciale de teritorioj kiel Ĉoŝu kaj Sacuma, kaj funkciuloj de la kortego sukcesis sekurigi la kontrolon de la imperia kortego kaj influis super la juna imperiestro Meiĵi. Tokugaŭa Joŝinobu, nome la reganta ŝoguno, konstatinte la malfacilon de la situacio decidis abdiki disde la povo favore de la imperiestro. Joŝinobu esperis per tio ke la klano Tokugaŭa povis konserviĝi kaj havi oportunon partopreni en estonta registaro. Tamen, militaj movoj de la imperiaj fortoj, violento fare de la partianoj en la kastelo Edo kaj imperia dekreto promociita de Sacuma kaj Ĉoŝu kiu abolis la registaron de la klano Tokugaŭa, kondukis Joŝinobu lanĉi militan kampanjon cele al la kapto de la kortego de la imperiestro en Kioto.[1]

Samurajoj de la klano Ŝimazu, aliancanoj de la imperia flanko dum la milito. Foto de Felice Beato.

La milita avantaĝo rapide estis de la flanko de la imperia partio, kiu estis relative modernigita. Post serio de bataloj kiuj kulminis per la kapitulaco de Edo,[2][3] Joŝinobu kapitulacis persone, kvankam kelkaj liaj sekvantoj retiriĝis en Honŝuon kaj poste al Hokaido, kie ili fondis la Respublikon Ezo. La malvenko dum la batalo de Hakodate finigis tiun lastan rezistejon, laŭ kiu la suprema regado de la imperiestro etendiĝis al la tuta lando, kompletigante la militan fazon de la Restaŭrado Meiĝi.[4]

Ĉirkaŭ 120 000 soldatoj estis militigitaj dum la konflikto, el kiuj ĉirkaŭ 3 500 mortis batale.[5]​ Finfine, la venkinta imperial partio abandonis sian celon forpeli la eksterlandanojn el Japanio kaj anstataŭe adoptis politikon de kontinua modernigo cele al eventuala renegocado kun la okcidentaj potencoj de la maljustaj traktatoj. Pro insisto de Saigō Takamori, elstara estro de la imperia flanko, la partianoj de Tokugaŭa ricevis mizerikordan pardonon kaj eĉ multaj estroj de la ŝogunlando ricevis gravajn postenojn ene de la nova registaro.

La Boŝin-milito respegulas la progresintan staton de modernigo atingita de Japanio apenaŭ dek kvar jarojn post ties malfermo al Okcidento, la altan nivelon de implico de okcidentaj landoj (speciale de Britio kaj Francio) en la politiko de la kando, kaj la tre tumultan instaladon de la imperia povo. Post tempopaso, la konflikto estis idealigita de tiuj kiuj konsideras la Restaŭradon Meiĵi kiel «revolucio sensanga» pro la nombro relative modera de mortoj. En Japanio krome oni faris grandan kvanton de rekreaĵoj, kaj por ekzemplo kelkaj el la elementoj de la konflikto estis uzataj por la filmo La lasta samurajo (2003), en kiu protagonistas Tom Cruise.

Notoj redakti

  1. Yamakawa Kenjirō. Aizu Boshin Senshi. Tokyo: Tokyo Daigaku Shuppankai, 1933, pp. 89-90
  2. Japan Goes to War Dorothy Perkins, p. 8
  3. The making of modern Japan Marius B. Jansen, p.342
  4. Hillsborough, Romulus (2005). Shinsengumi: The Shogun's Last Samurai Corps. Tuttle Publishing. ISBN 0804836272.
  5. Ĉirkaŭkalkulo en Hagiwara, p. 50.

Bibliografio redakti

  • Black, John R. (1881). Young Japan: Yokohama and Yedo, Vol. II. London: Trubner & Co.
  • Brown, Sidney DeVere (1994). «Nagasaki in the Meiji Restoration: Choshu loyalists and British arms merchants». Konsultita la 13an de Aŭgusto 2021.
  • Collache, Eugène. "Une aventure au Japón" Le Tour du Monde, No. 77, 1874
  • Evans, David kaj Peattie, Mark (1997). Kaigun: Strategy, Tactics, and Technology in the Imperial Japanese Navy, 1887–1941. Annapolis, Maryland: Naval Institute Press. ISBN 0-87021-192-7.
  • Gordon, Andrew (2003). A Modern History of Japan. New York: Oxford. ISBN 0-19-511060-9.
  • Hagiwara, Kōichi (2004). 図説 西郷隆盛と大久保利通 (Ilustrita vivo de Saigō Takamori kaj Okubo Toshimichi), 2004. ASIN 4309760414 (en japonés)
  • Jansen, Marius B. (1999). The Cambridge History of Japan Volume 5: The Nineteenth Century, Chapter 5, "The Meiji Restoration". Cambridge. ISBN 0-521-65728-8.
  • Jansen, Marius B. (2002). The Making of Modern Japan. Harvard. ISBN 0-674-00991-6.
  • Keene, Donald (2005). Emperor of Japan: Meiji and His World, 1852–1912. Columbia. ISBN 0-231-12340-X.
  • Le Monde Illustré, No. 583, 13 de junio de 1868
  • Polak, Christian (2002). 日仏交流の黄金期 Soie et Lumière, L'Âge d'or des échanges Franco-Japonais (en japonés y francés). Hachette Fujingaho.
  • Polak, Christian, et al. (1988). 函館の幕末・維新 "End of the Bakufu and Restoration in Hakodate." ISBN 4-12-001699-4 (en japonés).
  • Ravina, Mark (2005). The Last Samurai: The Life and Battles of Saigō Takamori. Wiley. ISBN 0-471-70537-3.
  • Satow, Ernest (1968) [1921]. A Diplomat in Japan. Tokio: Oxford.
  • Tōgō Shrine kaj Tōgō Association (東郷神社・東郷会), Togo Heihachiro in Images: Illustrated Meiji Navy (図説東郷平八郎、目で見る明治の海軍). (en japana)