Mucuhito

la 122a tennoo de Japanio, kiu reĝis de 1867 ĝis 1912
(Alidirektita el Imperiestro Mejĝi)

Denaske Mucuhito, imperiestro Meiĵi (明治天皇 Meiji-tennō?, 3a de Novembro 1852 - 30a de Julio 1912), nomita ankaŭ Meiĵi la Granda (明治大帝 Meiji-taitei?), aŭ Meiĵi Dio (明治聖帝 Meiji-seitei?), estis la 122a Imperiestro de Japanio laŭ la tradicia ordo de sukcedo, kaj regis el la 3a de Februaro 1867 ĝis sia morto en la 30a de Julio 1912.

Mucuhito
Persona informo
明治天皇
Naskiĝo 3-an de novembro 1852 (1852-11-03)
en Site of the Nakayama Residence
Morto 30-an de julio 1912 (1912-07-30) (59-jaraĝa)
en Meiji Palace
Mortis per diabetouremio vd
Tombo Fushimi Momoyama no Misasagi vd
Religio ŝintoo vd
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio vd
Subskribo Mucuhito
Familio
Dinastio Imperiestra familio de Japanio vd
Patro Komei vd
Patrino Nakayama Yoshiko vd
Edz(in)o Empress Shōken vd
Amkunulo Hamuro Mitsuko • Hashimoto Natsuko • Yanagiwara Naruko • Chigusa Kotoko vd
Infanoj Wakamitsuteru-hiko no Mikoto • Wakatakayori-hime no Mikoto • Shigeko, Princess Ume • Yukihito, Prince Take • Taiŝo • Akiko, Princess Shige • Fumiko, Princess Masu • Shizuko, Princess Hisa • Michihito, Prince Aki • Princess Masako Takeda • Fusako Kitashirakawa • Princess Nobuko Asaka • Teruhito, Prince Mitsu • Toshiko Higashikuni • Takiko, Princess Sada vd
Profesio
Okupo monarko • aristokrato vd
Verkado
Verkoj Q67104128 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia epoko redakti

Li prezidis dum la Meiji-epoko, nome periodo de rapida ŝanĝo dum kiu la Imperio de Japanio transformiĝis el izoliga, feŭda ŝtato al industriigita tutmonda potenco.

Je la epoko de la nasko de Mucuhito, estonta imperiestro Meiĵi en 1852, Japanio estis feŭda, antaŭindustria lando dominata de la izoligema Tokugava ŝogunlando kaj la senjoroj daimyō subigitaj al tiu, kiuj estis regantaj la pli ol 250 decentrizitajn "han" (nome domajnoj). Je la epoko de lia morto en 1912, Japanio jam estis trapasinta etendan politikan, ekonomian kaj socian revolucion, kaj estis aperinta kiel unu el la grandaj potencoj en la tutmonda panoramo. The New York Times resumis tiun transformon je la funebro de la imperiestro en 1912 per la jenaj vortoj: "la kontrasto inter tio kio antaŭis la funebran veturilon kaj tio kio sekvis ĝin estis rimarkinda. Antaŭ ĝi iris la malnova Japanio; post ĝi venis la nova Japanio."[1]

Ekde la moderna epoko, kiam imperiestro de Japanio mortas, li ricevas postmortan nomon. Tiu nomo estas kombino de la erao dum kiu li regis kaj koincidas kun la imperiestra kontribuo al la trono dum li estis viva. Tamen li estis publike konata dum sia vivo simple kiel "La Imperiestro", kaj estis historie konata kiel "Imperiestro Meiĵi" post sia morto. La nomo estis oficiale havigita al li la 27an de Aŭgusto 1912.[2] Li akiris tiun nuntempan titolon reference al la Meiĵi erao, kiu daŭris preskaŭ la tuton de lia regado. Lia persona nomo (kiu ne estas uzata en formalaj kaj oficialaj kuntekstoj, escepte por lia subskribo) estis Mucuhito (睦仁?).

Regado redakti

Li estis edukita en beletra instruado kaj tute aparte de la politikaj aferoj. Li apenaŭ lasis skribitajn atestojn, pro kio lia vivo kaj personeco estas ankoraŭ studobjekto. Lia epoko estis de luktoj inter la diversaj nobelaj partioj, nome "ŝiŝi" kaj "daimyō". La unuaj dekomence favoris izoligon, dum la ŝoguno Tokugava Joŝinobu favoris modernigon. Mucuhito surtroniĝis februare 1867 kaj la ŝoguno ŝajne ricevis lian aprobon, sed ne estas konfirmoj pri la sento de la imperiestro mem. La "ŝiŝi" kaj aliaj ribeluloj deziris pluteni la imperiestron aparte de la politiko.[3] Okazis krizo dum 1868 kaj 1869, je kies fino oni proklamis la novan eraon Meiĵi.[4]

En 1868 ka juna imperiestro abolis feŭdismon kaj proklamis modernan demokratian regadon por Japanio, eliris el la fermita etoso de la palaco en Kioto kaj veturis populare al Osako. La nomo de urbo Edo estis ŝanĝita al Tokio (orienta urbo), Mucuhito ankaŭ tien veturis populare kaj en 1889 la ĉefurbeco estos ŝanĝita tien. En 1885 oni organizis registaron laŭ okcidenteca stilo kaj en 1871 Japanio estis organizita en 72 gubernioj, kiuj anstataŭis la dividojn de la senjoroj daimyō-j.

La konstitucio de 1889 kreis novan parlamenton, kun nur relativa povo, kiu fakte pasis el Tokugava al la "daimyō-j" kaj aliaj samurajoj. Japanio estis tiel kontrolita de "Genrō", nome oligarkio formita de la plej povaj el militistaj, politikaj kaj ekonomiaj sferoj. La imperiestro montris pli politikan longdaŭron ol siaj ĵusaj antaŭuloj, ĉar li estis la unua japana monarko kiu restis trone post aĝo de 50 ekde la abdiko de la imperiestro Ōgimaĉi en 1586. La Meiĵi Restarigo rezultis en industriigo kiu metis Japanion en rango de potenco en la mondoregiono de Pacifiko kaj en la mondo.

Notoj redakti

  1. "The Funeral Ceremonies of Meiji Tenno", represita el la Japan Advertiser Artikolo 8 — sentitolo #93;, New York Times. 13a de oktobro 1912. Jam ne plu funkcianta.
  2. Keene 2002, p. 706.
  3. Keene 2002, pp. 102–104.
  4. Gordon 2009, p. 59.

Bibliografio redakti