Bakumacu

epoko de Japania historio (1853–1867)

Bakumacu (幕末 "Fino de la epoko bakufu"?) referencas al la finaj jaroj de la Epoko de Edo kiam la Tokugava ŝogunlando finis. Inter 1853 kaj 1867, Japanio finigis izoligan eksterlandan politikon konata kiel sakoku kaj ŝanĝis el feŭdisma Tokugava ŝogunlando al la moderna imperio de la Meiĵi-registaro. La ĉefa ideologi-politika divido dum tiu periodo estis inter la pro-imperia naciisma organizaĵo nome iŝin ŝiŝi kaj la fortoj de la ŝogunlando, kiuj inkludis la elitajn glavistojn "ŝinsengumi".

Foto de samurajoj de Sacuma fare de Felice Beato.

Kvankam tiuj du grupoj estis la plej videblaj povoj, multaj aliaj frakcioj klopodis uzi la kaoson de la epoko Bakumacu por akiri personan povon. Krome, estis du aliaj drivofortoj: unue, kreskanta malkonsento de la parto de tozama daimyō (aŭ for-senjoroj), kaj due, kreskanta sento kontraŭ-Okcidento post la alveno de la usona komandanto Matthew C. Perry, nome Sakoku. La unuaj menciitoj estis senjoroj kies prauloj estis luktintaj kontraŭ la Tokugavaj fortoj en la Batalo de Sekigahara en 1600 kaj ekde tiam estis ekskluditaj permanente el ajna povposteno ene de la ŝogunlando. La dua estis esprimita per la frazo sonnō jōi, aŭ "adoru la imperiestron, forpelu la barbarojn". La mejloŝtona momento de Bakumacu okazis dum la Boŝina milito kaj la Batalo de Toba–Fuŝimi kiam pro-ŝogunaj fortoj estis venkitaj.

BibliografioRedakti