Azuĉi-Momojama-epoko

(Alidirektita el Azuĉi-momojama-epoko)

La Azuĉi-Momojama-epoko (安土桃山時代 Azuchi–Momoyama jidai?) estas la fina fazo de la Sengoku-epoko (戦国時代 Sengoku jidai?) en la Historio de Japanio el 1568 ĝis 1600.

Militvesto de Toyotomi Hideyoshi.

La Azuĉi-Momojama-epoko ekis kiam Oda Nobunaga eniris en Kioto en 1568 por instali Aŝikaga Joŝiaki kiel la 15a kaj finfina shōgun de la Aŝikaga Ŝogunlando, kiu falis post la eksplodo de la Ōnin-milito en 1467 kaj ekigis la kaosan Sengoku-epokon. Nobunaga elpostenigis Joŝiaki kaj dissolvis la Aŝikagan Ŝogunlandon en 1573, lanĉante konkermiliton al politike unuigita Japanio el sia bazo en Azuĉi. Nobunaga estis devigita al memmortigo en la okazaĵo Honnō-ji en 1582, kaj lia sukcedanto Toyotomi Hideyoshi finigis lain unuigan kampanjon, kio fermis la Sengoku-periodon kaj ebligis reformojn por plifirmigi sian regadon. Hideyoshi lanĉis la japanajn invadojn de Koreio en 1592, sed la malsukceso de tiuj invadoj damaĝis lian prestiĝon, kaj lia juna filo kaj sukcedanto Toyotomi Hideyori estis defiita de Tokugawa Ieyasu post lia morto en 1598. La Azuĉi-Momojama-epoko finis pro la venko de Tokugawa en la Batalo de Sekigahara en 1600 – neoficiale establante la Tokugavan ŝogunlandon kaj komencante la starigon de la Edo-epoko.[1]

Dum la Azuĉi-Momojama-epoko la japana socio kaj kulturo transiris el la Mezepoko al la komenco de la moderna epoko. La Azuĉi-Momojama-epoko estis nomita laŭ la kastelo en Azuĉi de Nobunaga kaj la kastelo Momojama de Hideyoshi, kaj estas konata kiel Shokuhō periodo (織豊時代 Shokuhō jidai?) en kelkaj japanaj tekstoj, mallongigite el la nomoj de la du estroj de la periodo: nome Ŝoku (織) por Oda (織田) plus Hō (豊) por Toyotomi (豊臣).[1]

NotojRedakti

  1. 1,0 1,1 Kodansha Encyclopedia of Japan (unua eldono, 1983), sekcio "Azuchi–Momoyama History (1568–1600)" de George Elison, en la ĉapitro "history of Japan".