Historio de la koloniismo en Afriko

(Alidirektita el Koloniismo en Afriko)

La historio de la koloniismo en Afriko estis historia procezo de teritoria okupado de la afrika kontinento, fare de aliaj nacioj, la plej multaj el ili eŭropaj, ekde ĉirkaŭ la 11-a jarcento, ĝis la atingo de ĝia plej granda etendo en la dua duono de la 19-a jarcento. Ĉi tiu okupado, kiu estas nomata kaj koloniismo kaj imperiismo, estis periodo de vera "dispartigo de Afriko", kies ĉefroluloj estis Francio kaj Britio kaj, laŭ pli malgranda mezuro, Germanio, Portugalio, Italio, Belgio, Hispanio kaj Nederlando.

Kolonioj de Afriko en 1913.

Ankaŭ se la koloniaj potencoj parolis pri "civiliza misio", ili fakte dediĉis sin ĉefe al ekspluatado de la naturaj rimedoj de la kontinento. Nur en iuj okazoj la eŭropa ĉeesto en Afriko lasis ian flankefikan evoluon de la regionoj, ekzemple per la konstruado de infrastrukturoj. En la lokoj, kie ekloĝis sufiĉe potencaj komunumoj de eŭropa origino (ekz. Sudafriko), la loka loĝantaro ĝenerale estis diskriminaciita kaj politike kaj ekonomie.

La unua koloniismo redakti

Afriko estas kontinento de antikvaj grandaj civilizoj en la nordo de la kontinento, kiel la egipta kaj kartaga, sed subsahara Afriko, ofte difinita kiel profunda, sovaĝa, "nigra" Afriko, estis esence loĝata de tribaj aŭ nomadaj populacioj. Tamen iuj afrikaj ŝtatoj ekestabliĝis jam ĉirkaŭ la 11-a jarcento, pro la komunaj tradicioj de ĝiaj popoloj, sed, ankaŭ, pro la unuaj islamaj okupoj, de la plej orientaj teritorioj, kiuj, ja, estas pli proksimaj al Arabujo (Egiptujo, Nubio kaj Korno de Afriko). Por la islamaj araboj, la tuta afrika kontinento estis la plej granda provizanto de sklavoj, sed ankaŭ altvalora rezervo de oro, eburo kaj eĉ nutraĵoj dum la mezepoko. La arabaj komercistoj, ankaŭ ekirante de Norda Afriko, establis komercajn rilatojn kun la triboj de Centra Afriko; inter la varoj, kiuj estis parto de la komercado, estis ankaŭ multaj afrikaj sklavoj, deportitaj al la arabaj, iranaj kaj hindaj merkatoj. Same, la araba okupado en Afriko kaŭzis laŭgradan disvastiĝon de Islamo en grandaj areoj de Afriko. Pro tio la penetro de eŭropanoj, tiutempe nur mastroj de la havenoj sur la norda kaj okcidenta marbordoj de la tuta Afriko, estis malrapida kaj laŭgrada. La unua eŭropa koloniismo fakte baziĝis nur sur mara komerca trafiko.

Komerca koloniismo redakti

En la deksesa jarcento la afrika kontinento estis tre interesa por la portugaloj, angloj, francoj kaj nederlandanoj, kiuj havis regulajn ŝip-raŭtojn al havenoj kiuj agis kiel kolektaj centroj por afrikaj varoj kaj produktoj (oro, feloj, eburo, altvaloraj lignoj, kafo, grandvaloraj ŝtonoj) destinitaj al eksportado al Eŭropo. La sklavkomerco komenciĝis apogante sin je la trafiko jam vaste uzata de la araboj. En ĉirkaŭ du jarcentoj, ĉirkaŭ 11 milionoj da homoj de la pli internaj afrikaj triboj, kiuj estis kaptitaj dum intertribaj militoj kun pli potencaj afrikaj triboj, estis venditaj de tiuj ĉi lastaj al sklavkomercistoj, nomataj "nigrulkomercistoj" (ĉefe al portugaloj, araboj, kaj nederland-devenaj buroj).

Komence de la 18-a jarcento, multaj afrikaj sklavoj estis deportitaj trans Atlantikon kaj venditaj al grandaj amerikaj terposedantoj. "Afrik-amerikanoj", oni ankoraŭ nomas la posteulojn de tiuj afrikaj prapatroj, kiuj estis alportitaj al Ameriko kontraŭ sia volo. La sklaveco estis laŭleĝe aboliciita nur en la dua duono de la 19-a jarcento.

Imperiismo redakti

Ekde la dua duono de la 19-a jarcento, la koloniismo bazita sur la sklavkomerco komencis malpliiĝi, por fari lokon al la tiel nomata "moderna koloniismo" aŭ "imperiismo", esence bazita sur la ekspluatado de la resursoj de la koloniigitaj landoj. La kolonia penetro en la afrika landinterno kutime okazis post esploraj ekspedicioj, kiuj donis la ideon pri la geologiaj rimedoj de la vastaj teritorioj. Kolonia ekspansio atingis sian pinton per vera "al-kolonia vetkurado": ĉiu eŭropa lando sendis militistajn kontingentojn por okupi la enlandajn teritoriojn, ankoraŭ formale apartenantajn al neniu (kompreneble la indiĝenaj popoloj ne registris siajn posedaĵojn ĉe la registroj de la okupantoj, sed kompreneble tiuj teritorioj ja estis loĝataj de la triboj). Ĉi tio permesis al la eŭropanoj alproprigi ĝin sen skrupuloj, ĉar ĝi estis sen jurisdikcio. La teritorioj estis okupitaj kaj perforte kaj, en iuj okazoj, per diplomatio, (kie la triboj preferis submetiĝi al kolonianoj anstataŭ al najbaraj malamikaj triboj kaj tiranoj). La okupataj teritorioj do estis proklamitaj kolonioj de la koloniigaj eŭropaj ŝtatoj. En malmultaj jaroj oni organizis administraciojn kaj armeojn en la teritorioj, imitante la eŭropan modelon. En la fruaj jaroj de la 20-a jarcento, ĉiu loĝantaro de ĉiu afrika kolonio komencis ricevi instruadon pri religio, kulturo, administrciaa modelo, politiko kaj lingvo laŭ la koloniiga eŭropa lando, kiu regis ĝin (ĉefe Anglujo, Francio kaj Belgio). La regado trudita al la indiĝenaj popoloj permesis tamen ilian aŭtonomecon surbaze de iliaj kutimaĵoj. Estis multaj indiĝenaj homoj, kiuj konsentis membriĝi en la eŭropaj armeoj, ankaŭ ĉar antaŭe estis persekutitaj de ŝtatoj aŭ lokaj triboj. Pri la sinteno de blankuloj rilate al nigruloj, ili estis konvinkitaj esti pli bonaj ol indiĝenaj popoloj. Ĉi tio klarigas la ĉikanadon kaj kelkfoje la abomenaĵojn, kiujn la nigruloj suferis ekzemple en Kongo fare de blankuloj dum koloniismo. La koloniaj taĉmentoj de iuj eŭropaj landoj ofte utiligis senkompatajn metodojn kaj kruelaĵojn, kiel detruo de vilaĝoj, preno de ostaĝoj, kiuj estis torturitaj, amasajn ekzekutojn kaj amasajn deportadojn, por timigi la indiĝenojn kaj estingi iliajn ribelojn. En iuj landoj okazis eĉ ekstermado de tutaj indiĝenaj popoloj, kiuj kontraŭstaris la okupadon.

La historiografia debato redakti

La kaŭzoj, kiuj startigis la "vetkuron al la kolonioj", estis, kaj ankoraŭ estas, tre diskutita historiografia problemo. Ĉi tie oni povas identigi iujn interpretojn:

Ĝeneralaj klarigoj pri la kolonia fenomeno de la 19-a jarcento estas jenaj:

  • Ekonomia interpreto (la plej fama, proponita de John Atkinson Hobson por la unua fojo, kaj reprenita de Lenin).
  • Kulturaj kaj ideologiaj faktoroj: la tipa sekureco de la eŭropa socio de la 19-a jarcento, la ŝarĝo de la blankulo kaj la pravigo de la rajto de eŭropanoj subigi aliajn popolojn (kaj aparte afrikanojn), en la nomo de supozata "civilizacia misio", aŭ de supereco de raso.
  • Rivaleco inter eŭropaj potencoj, precipe la deziro havigi sian propran kolonian imperion, kiu povus konkuri kun la plej granda en la mondo, nome la brita.

Pri la ekonomiaj kaŭzoj: La ekonomian krizon pro super-produktado en Eŭropo en la jaroj 1872 kaj 1873 oni klopodis solvi pere de protektismaj politikoj defende la enlandan produktadon kontraŭ la eksterlanda konkurenco. Oni klopodis okazigi ĝin pere de doganimpostoj kaj aliaj impostoj, sed tio ne sukcesis kaj la krizo plue malpliboniĝis. Oni serĉis alian solvon, pli efikan: porti transmaren la multekostan eŭropan tro-produktadon, interŝanĝe kun la malmultekostaj agrikulturaj produktoj kaj krudmaterialoj de la kolonioj.

Ĝenerale oni povas diri, ke la ekonomiaj avantaĝoj, kiujn eŭropaj nacioj akiris de siaj afrikaj koloniaj posedaĵoj, estis ĉiam multe malpli ol tiuj, kiujn esperis la iniciatintoj de koloniaj entreprenoj (aŭ eĉ neniu avantaĝo). La konkero de Afriko estis akompanata de sufiĉe granda dozo da improvizado kaj preskaŭ mitaj sugestoj (la tre varmega rivaleco inter Francio kaj Britio por meti siajn manojn sur la fontojn de Nilo, kiu rezultigis la alfronton de Fascioda). Ĉi tio ne forprenas validecon de la ekonomiaj kialoj, sed puŝas retaksi la politikajn faktorojn. Ĝi ankaŭ klarigas kial eŭropaj potencoj relative facile rezignis pri siaj koloniaj imperioj post la dua mondmilito.

La dispartigo de la kontinento redakti

 
Afriko sojle de la granda dispartigo.
 
Afriko sojle de la unua mondmilito; notu la britan ekspansion vertikale, kaj la francan ekspansion horizontale.
 
Afriko sojle de la dua mondmilito.

Britaj kolonioj, teritorioj kaj protektoratoj:

Francaj kolonioj, teritorioj kaj protektoratoj:

Germanaj kolonioj, teritorioj kaj protektoratoj: (post germana malvenko en la unua mondmilito ii estis asignitaj al Francio, Britio kaj Belgio )

Portugalaj kolonioj, teritorioj kaj protektoratoj:

Kolonioj, teritorioj kaj protektoratoj italaj :

Kolonioj, teritorioj kaj protektoratoj de Belgio:

Hispanaj kolonioj, teritorioj kaj protektoratoj:

Sendependaj ŝtatoj:

Resumo de eŭropaj posedaĵoj redakti

Situacio en 1939:

  • Entute Francaj Teritorioj: 11 074 644 km²
  • Entute Britaj Teritorioj: 10 684 888 km²
  • Entute italaj teritorioj: 3 622 049 km²
  • Entute belgaj teritorioj: 2 395 266 km²
  • Entutaj Portugalaj Teritorioj: 2 089 449 km²
  • Entute hispanaj teritorioj: 313 150 km²

Entute Eŭropaj Teritorioj: 30 179 386 km² en 1939

Situacio en 1951:

  • Entute Francaj Teritorioj: 11 074 644 km²
  • Entute Britaj Teritorioj: 10 684 888 km²
  • Entute belgaj teritorioj: 2 395 266 km²
  • Entutaj Portugalaj Teritorioj: 2 089 449 km²
  • Entute italaj teritorioj: 500 047 km²
  • Entute hispanaj teritorioj: 313 150 km²

Entute Eŭropaj Teritorioj: 27 050 960 km² en 1951

Situacio en 1961:

  • Totalaj Francaj Teritorioj: 2 407 176 km²
  • Entute Britaj Teritorioj: 5 872 270 km²
  • Entute belgaj teritorioj: 49 797 km²
  • Entutaj Portugalaj Teritorioj: 2 089 449 km²
  • Entute hispanaj teritorioj: 293 494 km²

Entute Eŭropaj Teritorioj: 10 712 186 km² en 1961

Situacio en 1971:

  • Totalaj Francaj Teritorioj: 25 435 km²
  • Entute Britaj Teritorioj: 393 248 km²
  • Entutaj Portugalaj Teritorioj: 2 089 449 km²
  • Entute hispanaj teritorioj: 293 494 km²

Entute Eŭropaj Teritorioj: 2 801 626 km² en 1971

Egiptio kaj brita penetro redakti

Egiptio estis dum multaj jarcentoj sub turka-otomana regado; kun la krizo de turka imperio ĝi fariĝis konkerobjekto de la britoj. En la jaroj antaŭ 1870, fakte, la Suez-kanalo estis, por Britio, strategia komunika vojo de esenca graveco, konsiderante la komercajn rilatojn kun Barato (jam submetita dum kelka tempo al ĝia kolonia regado), kaj kun Ĉinio. Krome, de Egiptio, britaj trupoj povis kontroli aliron al Afriko, Azio kaj Mezoriento. En 1869, por la konstruado de la kanalo, la ĥedivo de Egiptio, Ismail-Paŝao, estis plejparte kaj provizore financita de la francaj kaj anglaj bankistoj. Kiam Ismail anoncis en 1879, ke li ne repagos la ŝuldon, kaj Britio kaj Francio ekregis la financojn, kaj devigis lin abdiki. Poste en 1882 ekestis ribelo, gvidata de Ahmed Urabi, Britio sukcesis subpremi la ribelon, kaj inaŭguris sian neformalan regadon, kondukante la landon al malrapida politika procezo, kiu, en 1914, igis la landon esti angla protektorato. Al la egiptoj oni forlasis ilian administran aŭtonomion, devigante ilin dependi ekonomie de eŭropanoj.

Dum la unua mondmilito, Egiptio ludis ŝlosilan rolon por la britaj militaj kontingentoj alvenantaj de la kolonioj de la Brita Imperio. En 1922 Egiptio estis deklarita sendependa reĝlando, ĝis kiam la arab-israela milito de 1948, kaŭzis la falon de la monarkio. En 1953 ĝi fariĝis duonprezidenta respubliko.

La Berlina Konferenco redakti

La konkero de Egiptio fare de la angloj alarmis Francion, dum Germanio proponis sin kiel paciganto, (kun la espero gajni ion por si en la sama tempo). Dume Leopoldo la 2-a, reganto de Belgio, planis transformi la basenon de la rivero Kongo en kolonion sub sia rekta kontrolo kaj tiucele li sendis la faman esploriston Henry Morton Stanley al Afriko. Francio respondis sendante sian agenton Pietro Savorgnan di Brazza, italo ŝtatanigita franco, al la regiono de la rivero Kongo. La rezulto estis kompleksa dispartigo de Afriko, kiu komenciĝis en 1885 per la Berlina konferenco. La konferenco sankciis la kreon de la Libera Ŝtato Kongo, la persona kolonio de Leopoldo la 2-a.

La estroj de la indiĝenaj popoloj nemalofte konsentis subskribi la "traktatojn" per kiuj ili transdonis sian suverenecon al la eŭropaj potencoj, pro promesoj de helpoj, ne rimarkante la riskojn aŭ kiaj estos la konsekvencoj de la eŭropa koloniigo. Kiam oni sentis la rezultojn, la diversaj popoloj ofte ribelis, sed ili ne povis kontraŭstari la eŭropanojn, kiuj kunportis modernajn armilojn kaj ekipaĵojn.

La Dua Bura Milito redakti

En unu okazo la kolizio inter koloniisma potenco kaj la sola blanka loĝantaro de eŭropa origino, kiu konsideris sin afrika ĉiurilate, estigis militon. Temas pri la konflikto, dum kiu la britoj atakis la burojn (nederland-devenaj afrikanoj) de 1899 ĝis 1902. La buroj ekloĝis sur la Bonespera Kabo ekde la mezo de la 17-a jarcento. Jarcenton kaj duonon poste, en la tempo de Napoleono, la Kabkolonio transiris al la britoj.

Ne eltenante la britan regadon, la buroj transloĝiĝis en la landinterno, kie ili proklamis du sendependajn respublikojn, Transvalo kaj Oranĝo. La situacio ekscitiĝis denove kiam oni malkovris, ke tiuj landoj estis riĉaj je oro kaj diamantoj. Tiuj varoj kompreneble allogis ankaŭ la anglojn, kiuj multnombraj invadis la landojn kontrolitajn de la buroj. Sanga milito eksplodis, ĝis kiam la buroj estis venkitaj. Sub brita ekonomia kontrolo tiam fondiĝis la Sudafrika Unio, en kiu kuniĝis la angla Kabkolonio kaj la du buraj respublikoj. Post la dua mondmilito, la sendependa sudafrika respubliko naskos la reĝimon de rasapartismo.

La rolo de Italio redakti

Italio, en ĉi tiu situacio, plejparte havis duarangan rolon. La ekspansiismaj celoj de la itala registaro estis komence direktitaj al areo de orienta Afriko, kie koloniado ŝajnis pli facila, ĉar esploristoj kaj misiistoj jam malfermis la vojon, kaj ĉar tiu areo estis malpli interesa por aliaj landoj. Post aĉetado de la golfeto Assab sur la suda marbordo de la Ruĝa Maro en junio 1882, en februaro 1885 la itala registaro sendis la unuajn kontingentojn de la armeo al tiu kiu poste iĝis la kolonio de Eritreo. Poste la italoj transiris en Somalion kaj starigis la bazojn por la posta antaŭeniĝo en Abisenion (nun Etiopio); sed la decida reago de la abisiniaj trupoj komence haltigis la projekton. Post ĉi tiu unua malvenko, Italio suferis, la 1-an de marto 1896, la pezan malvenkon de Adŭa (aŭ Adva); estritaj de la imperiestro Meneliko la 2-a, la Etiopiaj fortoj venkis super la invadinta Italia forto, ĉirkaŭ 7000 viroj falis sur la batalkampon. Tiu decidiga venko ruinigis la kampanjon fare de la Regolando Italio por etendi sian kolonian imperion en la Korno de Afriko kaj sekurigis la suverenecon de la Etiopia Imperio dum pluaj kvardek jaroj. Kiel nura lando en Afriko kiu sukcese rezistis konkeron fare de eŭropanoj dum la Disdivido de Afriko, Etiopio fariĝis eksterordinara simbolo de la movado Tutafrikismo kaj de la internacia opozicio al koloniismo, kvankam ja Etiopio estis tute netipa inter afrikaj landoj ĉar estis kristana (inter islamaj landoj) kaj posedis skriban kulturon (inter neskribaj kulturoj) kelkajn jarcentojn antaŭ la epoko de la Italia invado.

La 26-an de oktobro 1896 oni subskribis la pacon de Adis-Abebo, per kiu Italio rezignis pri siaj ekspansiismaj celoj en Abisenio. La malvenko estigis fortajn reagojn tra Italujo, kie estis tiuj, kiuj proponis tujan relanĉon de la koloniisma projekto kaj kiuj, kiel parto de la socialisma partio, proponis tuj forlasi ĉi tiujn entreprenojn. En 1911-12 la registaro de Giolitti, post serio de interkonsentoj kun Britio kaj Francio, deklaris militon al la Otomana Imperio (Ital-turka milito) kaj okupis Tripolitanion kaj Cirenaikon. En 1934 la du regionoj unuiĝis en itala Libio.

La italaj eks-kolonioj resume redakti

Itala Afriko redakti

Itala Afriko, antaŭ 1935, inkluzivis la posedaĵojn:

Km 2 Loĝantoj
Libiaj provincoj 455.000 860.000
Libia Saharo 1.300.000 50.000
Eritreo 125.000 560.000
Itala Somalio 465.000 1.250.000
entute 1935:
Itala Afriko 2.345.000 2.720.000

Itala Orienta Afriko redakti

Itala Orienta Afriko (en itala: Africa Orientale Italiana, AOI) estis kolonio de Italio situanta en orienta Afriko, kreita per dekreto de la 11a de novembro 1938, kiu kunigis la teritoriojn de Eritreo, Itala Somalio kaj Etiopio. La AOI estis dividita en 6 guberniojn, el kiuj la datumoj pri areo kaj loĝantaro estas raportitaj, laŭ la kalkuloj de majo 1939:

Km 2 Loĝantoj
Amara 197.500 2.000.000
Galla - Sidama 322.200 4.000.000
Scioa 65.500 1.850.000
Harar 206.850 1.600.000
entute:
Imperio de Etiopio 792.050 9,450,000
Somalio 702.000 1.500.000
Eritreo 231.280 1.500.000
entute:
AOI 1.725.330 12.100.000

Totala itala Afriko 1938: 3.480.330 km², 13 010 000 loĝantoj

Afriko sub koloniismo redakti

Kiel vidite la afrikaj kolonioj estis por eŭropanoj fonto de krud-materialoj kaj venda merkato por siaj produktoj (ekspluataj kolonioj kiel la Ora Marbordo, la Libera Ŝtato Kongo, Niĝerio ktp.). Estis ankaŭ aliaj kolonioj al kiuj oni instigis eŭropanoj enmigri (loĝantaj kolonioj kiel Alĝerio aŭ la Kabkolonio).

Notindas ke la establitaj landlimoj de la kolonioj estis deciditaj de la eŭropanoj laŭ arbitra maniero kaj tradicie malamikaj loĝantaroj estis devigitaj vivi kune, dum aliaj, kunigitaj per la sama lingvo kaj la sama historio, estis dividitaj. Ĉi tio kreis seriozajn problemojn por afrikaj ŝtatoj eĉ kaj ĉefe post sia propra malkoloniigado.

La "filozofioj" kiuj inspiris la koloniajn politikojn de la eŭropaj potencoj estis malsamaj. Francio proponis "asimilisman" modelon, en kiu afrikanoj povus akiri la samajn rajtojn kiel la francoj, se ili akirus la kulturon kaj valorojn de la franca nacio (ĉi tiuj homoj nomiĝis évolués). En la praktiko, tamen, la ebloj por afrikanoj vere partopreni administradon kaj publikajn aferojn samrajte kun blankuloj efektive estis tre limigitaj. Krome ne ĉiuj estis tiom pretaj ŝanĝi sian kulturon kun la franca, do Francio efektive renkontis sufiĉe da rezisto, ekzemple tiu enkarnigita de la figuro de Lalla Fadhma n'Soumer en Alĝerio estas sufiĉe konata.

Britio, aliflanke, provis ne enmiksiĝi en lokajn kulturon kaj kutimojn, ekzemple tenante tradiciajn estrojn en potenco sub angla kuratoreco aŭ lasante familian juron sub la jurisdikcio de indiĝenaj tribunaloj (modelo de nerekta regulo ). La filozofio de la angla koloniismo estis precipe esprimita de la guberniestro de Niĝerio, Lord Frederick Lugard. Ĉi tiu rega sistemo renkontis malpli da rezisto ĉe la koloniigitaj loĝantaroj, ĉar, kiel Lugard argumentis, afrikanoj multe pli volonte sekvus iun similan al ili, kiu parolis sian lingvon kaj kiu kunhavis ĝiajn tradiciojn.

En multaj kolonioj, kiel la du Kongoj kaj la portugalaj kolonioj, oni enkondukis devigan laboron, kun dramaj konsekvencoj por la afrikaj popoloj. En aliaj okazoj, la plej lacigaj kaj danĝeraj publikaj vorkoj (ekzemple konstruado de fervojoj) estis faritaj de loĝantoj de aliaj kolonioj, ekzemple hindianoj aŭ ĉinaj "kulioj" ligitaj per kontraktita laborkontrakto (fakte formo de portempa sklaveco).

Fine de la 19-a jarcento, en Sudafriko, la malkovrantoj de oraj kaj diamantaj minoj venigis 64 000 ĉinojn por labori en la minejoj. Inter 1866 kaj 1911, 150 000 Hindoj alvenis al Sudafriko, kaj la du trionoj restis tie. Kiam Gandhi vojaĝis tra Sudafriko, la malkovro de la situacio de la Hindaj kulioj fariĝis la ekflamilo de lia Civila malobeo.

La prirabado de Kongo kaj la koncentrejoj redakti

La eŭropa konkero de Afriko ofte okazigis grandskalajn abomenaĵojn. La tri pli evidentaj prilimaj okazoj probable estis tiuj kiuj okazis en Kongo, germana Sudokcidenta Afriko (nun Namibio) kaj en Sudafriko.

En la Libera Ŝtato Kongo, reĝo Leopoldo la 2-a de Belgio, por kompensi la grandegajn elspezojn faritajn por koloniigi la regionon, inaŭguris sistemon de intensa ekspluatado de la naturaj rimedoj de la lando. Kolekti kiel eble plej multe da natura kaŭĉuko, kio fariĝis la ĉefa tasko de ŝtataj agentoj, kaj la indiĝenoj estis devigitaj al pun-laboro kaj submetitaj al reĝimo de teroro. Novaĵoj pri la kruelaĵoj kaŭzis protestan kampanjon, precipe en Anglujo kaj poste en Usono, gvidata de brita ĵurnalisto Edmund Dene Morel kaj diplomato Roger Casement, kiu faris enketon kaj preparis raporton pri la situacio en la lando. En 1908, post la skandalo, Kongo estis aneksita al Belgio kaj submetita al la suvereneco de la belga parlamento. Ĉi tiu dato markis la finon de la terora reĝimo, kvankam deviga laboro kaj batpuno daŭris en la kolonio. La usona ĵurnalisto Adam Hochschild, aŭtoro de la historia furorlibro Fantomo de Reĝo Leopoldo (La spektroj de Kongo), opinias, ke 10 milionoj da konganoj mortis en la jaroj, kiam la lando estis submetita al la rekta regado de Leopoldo la 2-a. Li baziĝis por sia libro ĉefe sur la laboro de la belga historiisto Jules Marchal, pri kiu li diris:

"Estas ĉefe, por mi, la historiisto Jules Marchal, kiu dum pli ol 25 jaroj skrupule esploris ĉi tiujn aspektojn de la kolonia pasinteco, kiujn multaj el liaj samlandanoj preferas ignori. Lia laboro estas modelo por ni ĉiuj. "

La sama modelo de ekspluatado reproduktiĝis en la najbara Franca Kongo (nun Konga Respubliko), kun draste similaj konsekvencoj. La esploristo Pietro Savorgnan di Brazza, sendita por enketi en 1905, post kiam iuj aĉaj murdoj faritaj de blankaj oficialuloj ĉagrenis la publikan opinion, redaktis severan raporton, kiun la franca parlamento decidis detrui sen publikigi ĝin. Pietro Savorgnan di Brazza eniris en la historion kiel kurioza rolulo de la kolonia epoko, guberniestro, konata pro siaj neperfortaj metodoj kaj pro sia repuŝo al kolonia ekspluatado. Verkisto André Gide, kiu vizitis Kongon dudek jarojn poste, raportis, ke malmulte ŝanĝiĝis en la landa situacio.

La abomenaĵoj en germana sudokcidenta Afriko frapis la Hererojn, loĝantaron de bantu-parolantaj paŝtistoj, kiuj nun nombras ĉirkaŭ 120 000. En 1904 la Hereroj ribelis kontraŭ la koloniigo kaj buĉis ducent germanajn kolonianojn. La respondo de generalo Lothar von Trotha kaŭzis la unuan genocidon de la 20-a jarcento. Von Throta eldonis "neniigan ordonon", kiu tekstis " Ĉiu Herero ene de la germanaj limoj, armita aŭ ne, kun aŭ sen brutaro, estos pafita." La Hereroj estis pelitaj amase en la dezerton Omaheke, kie ili mortis pro malsato kaj soifo post la venenado de la putoj fare de germanaj trupoj. Oni kalkulas, ke la viktimoj estis 65 000 hereroj, egalaj al 80% de la tuta loĝantaro. Longe forgesita, la Herero-genocido revenis en Germanio de kelkaj jaroj, ankaŭ danke al spektaklo, kiu skuis la konsciencon de la germanoj. En 2004, okaze de la 100a datreveno de la masakro, ministro Heidemarie Wieczorek-Zeul petis pardonon de la Hereroj nome de sia lando.

Efikoj de koloniismo kaj malkoloniigo redakti

En la jaroj de la dua mondmilito, profundaj politikaj ŝanĝoj okazis, kiuj ankaŭ influis afrikajn ŝtatojn:

  • multaj afrikanoj partoprenis kiel membroj de la armeoj de siaj respektivaj koloniaj potencoj en la lukto kontraŭ faŝismo en Eŭropo kaj Azio;
  • en 1941 la Atlantika Ĉarto estis formulita de Winston Churchill kaj Franklin D. Roosevelt (kiu deklaris la rajton je memdecido de ĉiuj popoloj, kiu oficialigas la rajton de popolo submetita al fremda regado akiri sendependecon kaj povi elekti aŭtonomie propran politikan reĝimon);
  • la milito kondukis al ĝenerala malfortiĝo de la grandaj eŭropaj potencoj, kiuj havis koloniojn en Afriko;
  • la idealoj de libereco aperintaj post la venko de demokratioj en la dua mondmilito donis la idealan fonon por afrika malkontento pri kolonia regado. Tial en la jaroj ĉirkaŭ 1950 komenciĝis aŭtonomisma puŝo de la loĝantaroj de la afrikaj kolonioj: la indiĝenaj popoloj postulis la rajton esti sendependaj for de la koloniiga eŭropa lando kaj decidi sian propran destinon, kun ribeloj kaj protestaj movadoj, kun politikaj, ekonomiaj kaj sociaj postuloj.

Iuj konsideroj povas esti faritaj: indiĝena opozicio al koloniismo estas gvidata de afrikaj elitoj; ili estas laŭflankitaj per:

  • la indiĝena meza klaso, formita de profesiuloj, entreprenistoj kaj kamparanoj, kiuj havis aliron al la eksporta merkato (ili devenas de la afrikdevena laborista klaso, iom edukiĝis kaj sukcesis en la kolonia socio; ili postulis liberecon kaj politikan kaj ekonomian);
  • la afrikaj popolaj klasoj, kiuj limiĝas al ribelo kontraŭ la ekspluatado, al kiu la eŭropaj koloniigistoj submetis ilin, tiel lasante ilin en malriĉeco.

En multaj landoj ĉi tiu ribelo de lokaj loĝantoj kontraŭ koloniismo estis gvidata de politikaj partioj inspiritaj de la principoj de "afrika socialismo", kiu estis tute aparta de okcidentaj socialismaj ideologioj. Ĝenerale, afrikaj politikaj gvidantoj prezentis socialismon ĉefe kiel malakcepton de la kapitalisma ekonomia sistemo portita de la koloniigistoj, kaj favore al la reakiro de tradiciaj afrikaj valoroj kiel la sento de komunumo, tradicia familio aŭ la digno de agrikultura laboro.

Fronte al ĉi tiu opozicio, la koloniigaj eŭropaj landoj je la fino devis sendependigi la koloniojn:

  • pace, limigante sin transdoni la tutan administracin kaj militistan strukturon kreitan en la kolonioj en la manojn de oficialuloj de la eŭropecigitaj afrikaj elitoj;
  • post longaj luktoj, kiuj okazigis grandan sangoverŝadon en la opozicio inter la eŭropaj koloniaj armeoj kaj la afrikaj gerilanoj, kiuj ekmalkaŝis ribelon kontraŭ koloniismo (ili ofte faris elektojn de marksisma-leninisma speco kaj estis aktive subtenataj de la socialismaj landoj).

La kolonioj tiam fariĝis sendependaj afrikaj ŝtatoj, kun politikaj kaj ekonomiaj strukturoj regataj de eŭropecigita indiĝena reganta klaso. Tiel okazis malkoloniigo, kio estis la fino de la koloniaj imperioj, ĉar la koloniigaj eŭropaj landoj agnoskis la sendependecon de la kolonioj. Akirinte sendependecon, la afrikaj ŝtatoj havis grandajn internajn problemojn, en kiuj la problemoj kaŭzitaj de la ekspluatado de eŭropa koloniismo havis grandan pezon.

Estis ankoraŭ malriĉa kaj analfabeta amaso da kamparanoj en subevoluintaj kamparaj regionoj, kiuj nur konas tradiciajn strukturojn (kiel patriarka familio, tribo kaj religia grupo) kaj havas malmultajn ŝancojn de socia supreniro. Kun urba disvolviĝo, krome, la kamparanoj elmigrintaj al urbo fariĝas nur malbone pagataj laboristoj. La malriĉaj afrikaj amasoj ankoraŭ travivas en mizera stato de malriĉeco, malsato, malsano kaj troloĝateco, suferante la efikojn de la manko de taŭgaj sanaj kaj edukaj instalaĵoj.

ekonomia postrestanteco: edukado ankoraŭ ĝenerale estas malalta. Ĉi tio kondukas al teknika kaj industria malalta produktiveco kaj malfacilaĵoj en organizado de moderna ekonomio. Sekve la ekonomio restas malforta kaj baziĝas plejparte sur ekspluatado de agrikulturaj kaj mineralaj rimedoj, destinitaj al eksportado (kiel en la tagoj de koloniismo); cetere la profitoj de plantejoj, minoj kaj industriaj entreprenoj iras al limigita elito de privilegiitaj homoj, kaj al grandaj eksterlandaj kompanioj (plejparte tiuj de la iamaj koloniaj potencoj, kiuj posedas afrikajn rimedojn de la tempo de koloniismo). Ĉi tio evidente malhelpas la plenan disvolviĝon de la afrika ekonomio en ĉiu sektoro kaj la atingo de deca vivnivelo por la loĝantaro.

internaj streĉoj de etna naturo: la novaj afrikaj ŝtatoj ankaŭ heredis siajn limojn de koloniismo, senĝene tiritaj de eŭropaj diplomatoj. Ĉi tio kondukis al manko de etna kaj politika unueco en la novaj ŝtatoj: ofte ene de la limoj de lando estis inkluzivitaj multaj malsamaj etnoj, dividitaj de antikvaj tribaj malamoj. La bezono, reala aŭ imaga, malebligi la disrompiĝon de la novaj ŝtatoj per fortigo de centra aŭtoritato pelis la indiĝenan regantan klason organizi tre aŭtoritatemajn formojn de registaro: aperis unuflankaj registaroj aŭ eĉ militistaj reĝimoj, regataj de tiranaj figuroj. Ĉi tiuj registaroj tamen estis ĉiam malefikaj, karakteriziĝis per malbona apliko de la leĝoj kaj perforto uzata por forigi kontraŭulojn kaj produktis neniun socian aŭ ekonomian plibonigon. Ĉi tio ofte eksplodas en furiozajn luktojn kaj multaj internaj kaj internaciaj krizoj.

Ĉi tiuj registaroj sukcesis resti en potenco danke al la grava subteno de eksterlandaj kompanioj (apartenantaj al la unuaj - koloniantaj potencoj de Afriko aŭ eĉ al la du superpotencoj Usono kaj Sovetunio, kiuj aperis post la dua mondmilito), al kiuj donis interŝanĝe la afrikaj registaroj la permeson daŭrigi ekspluati afrikajn rimedojn profite al la grandaj ekonomiaj potencoj (eŭropa kaj ne). La novaj sendependaj afrikaj ŝtatoj do estas nun ligitaj al la grandaj eŭropaj potencoj (ofte tiuj de koloniismo) per politika kaj ekonomia submetiĝoj, en mondo en kiu ekonomiaj kaj politikaj rilatoj nuntempe fariĝas pli kaj pli kompleksaj kaj artikitaj. Estas do nun alia formo de ekonomia, kultura, socia kaj politika dependeco de afrikaj landoj lige al la ekonomiaj potencoj, kio estigis tiel nomatan novkoloniismon.

Lastatempe en iuj afrikaj ŝtatoj komenciĝas malrapidaj kaj malfacilaj procezoj de ekonomia disvolviĝo kaj demokratiigo de la politika vivo:

  • multaj internaciaj humanitaraj organizaĵoj (kelkfoje helpataj de afrikaj registaroj) helpas la afrikajn popolajn amasojn starigi la fundamentojn por plibonigo de la vivnivelo. Ili plu konstruas sanajn kaj edukajn infrastrukturojn kaj helpas indiĝenajn homojn krei malgrandajn ekonomiajn entreprenojn por sia propra vivtenado.
  • la regantaj klasoj de afrikaj landoj komencas organizi demokratiajn registarojn (en kiuj la homoj povas ĝui liberecon kaj elekti siajn proprajn reprezentantojn).
  • Krome ili provas subskribi interkonsentojn kun eksterlandaj kompanioj, kiuj povas limigi la diskriminacian ekspluatadon de afrikaj rimedoj al avantaĝo de ekonomiaj potencoj kaj garantii plibonigon de ekonomiaj kondiĉoj por afrikaj loĝantaroj.
  • La afrikaj loĝantaroj provas fariĝi kapablaj memregi kaj plibonigi siajn ekonomiajn kondiĉojn. Ili ankaŭ klopodas transformi siajn rilatojn kun la ekonomiaj potencoj, klopodante trakti ilin sur egala bazo kaj ne en kondiĉoj de ekonomia submetiĝo, ankaŭ por eviti ksenofobiajn impulsojn [1].

Referencoj redakti

  1. Steve Hess, Richard Aidoo (Eld.), Charting the Roots of Anti-Chinese Populism in Africa [1 ed.] 978-3-319-17628-4, 978-3-319-17629-1 Springer International Publishing, 2015.

Rilataj artikoloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti