Río de Oro (hispane por "Ororivero", arabe وادي الذهب, wādī-að-ðahab, ofte literumita kiel Ued Edhahab kaj en Esperanto Orrivero, OroriveroOra rivero), estas, kun Sagia el Hamra, unu el du teritorioj kiuj estis forminta la hispanan provincon Hispana Saharo posf 1969; ĝi estis origine konsiderata hispana kolonia posedaĵo fine de la 19a jarcento. Ties nomo ŝajne derivas el supozita rivero kiu fluus oriente okcidenten. Tiu rivero supozeble sekiĝis - uedo, kiel la nomo indikas - aŭ malaperis subgrunde.

Orrivero
Regiono
regiono [+]

LandoOkcidenta Saharo
- koordinatoj23° 0′ 0″ N, 13° 0′ 0″ U (mapo)23-13Koordinatoj: 23° 0′ 0″ N, 13° 0′ 0″ U (mapo)


Orrivero (Tero)
Orrivero (Tero)

Orrivero (Okcidenta Saharo)
Orrivero (Okcidenta Saharo)
DEC

Map
Orrivero
vdr
Río de Oro situantas malsupre de tiu mapo de Nordokcidenta Afriko dun la hispana koloniigo.
Senhoma tereno en la regiono Río de Oro, ĉe la urbo Gergerato

Tamen, derive el ties iama nomo Rio do Ouro portugalaj maristoj aplikigis ĝin al la areo, kvankam oni trovis oro nek en la akvo de la mallarĝa golfo, probable miskomprenita kiel rivero, nek en ties najbareco.

Okupante la sudan parton de la Okcidenta Saharo, la teritorio kuŝas inter 26° norde kaj 21° 20' sude. La areo estas ĉirkaŭ 184,000 km², kio estas proksimume du trionoj de la tuta teritorio. La iama provinca ĉefurbo fondita de la hispanaj koloniistoj estis Villa Cisneros, kaj duma la maroka okupado iĝis Daĥlo.

En 1975, dum Hispanio retiriĝis el la teritorio, Okcidenta Saharo estis dividita inter Maŭritanio kaj Maroko, sed tiu divido estis malakceptita de la Fronto Polisario. La divida linio duonigis Río de Oro, el kio Maroko prenis la nordan parton plus Sagia el-Hamra, kaj Maŭritanio aligis la malsupran trionon de la kolonio kiel norda provinco nome Tiris al-Garbija (Okcidenta Tiris). Ties provinca ĉefurbo jam estis nomata Daĥla. Post katastrofa kvajara miltio kontraŭ la Polisario, Maŭritanio abandonis Tiris al-Garbija, kaj retiriĝis el Okcidenta Saharo, kaj lasis Maroko kaj la Polisario kiel unikaj roluloj en la konflikto, kiu ankoraŭ ne solviĝis; milithalto okazis ekde 1991.[1]

Referencoj redakti

  1. IBP USA. (2006) Morocco Country Study Guide. Int'l Business Publications, p. [htt//books.google.com/books?id=8GjrAeMS1dIC&=PA26 26–27]. ISBN 978-0-7397-1514-7.